Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

bordo bord, rivage | shore | Ufer | берегъ | brzeg.
maro mer | sea | Meer | море | morze.
amaso amas, foule | crowd, mass | Haufen, Menge | куча, толпа | kupa, tłum.
aŭtuno automne | autumn | Herbst | осень | jesień.
lando pays | land, country | Land | страна | kraj.
suferi souffrir, endurer | suffer | leiden | страдать | cierpieć.
najbaro voisin | neighbour | Nachbar | сосѣдъ | sąsiad.
mezuri mesurer | measure | messen | мѣрить | mierzyć.

§ 33.

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko. — Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. — Haro estas tre maldika. — La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. — Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. — Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. — Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. — Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. — La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. — Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. — La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. — Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. — Malamiko venis en nian landon. — Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. — La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. — Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. — Mia fratino estas tre bela knabino. — Mia onklino estas bona virino. — Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. — Lia duonpatrino estas mia bofratino. — Mi havas bovon kaj bovinon. — La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.