Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pra bis-, arrière- | great-, primordial | ur- | пра- | pra-.
id enfant, descendant; ex. bovo bœuf — bovido veau; Izraelo Israël — Izraelido Israëlite | descendant, young one; e. g. bovo ox — bovido calf; Izraelo Israel — Izraelido Israelite | Kind, Nachkomme; z. B. bovo Ochs — bovido Kalb; Izraelo Israel — Izraelido Israelit | дитя, потомокъ; напр. bovo быкъ bovido теленокъ; Izraelo Израиль — Izraelido Израильтянинъ | dziecię, potomek; np. bovo byk — bovido cielę; Izraelo Izrael — Izraelido Izraelita.
hebreo juif | Jew | Jude | еврей | żyd.
ĉevalo cheval | horse | Pferd | конь | koń.

§ 37.

La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. — Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. — Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. — La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. — La Parizanoj estas gajaj homoj. — Nia provincestro estas severa, sed justa. — Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. — Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. — Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj, — Li estas nelerta kaj naiva provincano. — La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. — Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. — La botisto faras botojn kaj ŝuojn. — La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. — Ŝteliston neniu lasas en sian domon. — La kuraĝa maristo dronis en la maro. — Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. — Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. — La riĉulo havas multe da mono. — Malsaĝ-