Paĝo:Zamenhof L. L. - Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

idealojn, la saman homan dignon kaj rajtojn; se ili krom tio havas la saman “Dion”, la samajn festojn, la samajn morojn, la samajn tradiciojn, la saman vivaranĝon: tiam ili sentas sin tute frataj unu rilate al la alia, tiam ili sentas, ke ili apartenas al unu gento. Se du homoj reciproke sin ne komprenas, se ĉiu el ili krom tio havas tute aliajn morojn kaj vivaranĝojn, tiam ili rigardas sin kiel fremdulojn, kiel mutulojn, barbarojn, instinkte evitas sin reciproke kaj reciproke al si malkonfidas, kiel oni instinkte malkonfidas al ĉio, kio kaŝiĝas por ni en mallumo.

Estas vere, ke multaj el ni povas interkompreniĝi kun aligentanoj, kaj tio estas la kaŭzo, ke en la plej kleraj klasoj la intergentaj muroj estas malpli dikaj; estas vere, ke multaj el ni konas kaj juste taksas la esencon de fremdaj religioj, kaj tio estas la kaŭzo, ke homoj vere pensantaj neniam malamas aligentanon pro la alieco de lia religio; sed por ke reciproka sinkomprenado efektive interligu du homojn, estas necese, ke pri la parolata lingvo ambaŭ sentu sin egalrajtaj; por ke la religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke ili ambaŭ ne sole estu reciproke toleremaj en principoj de interna kredo, kiu de inteligentaj homoj estas afero individua kaj ne dependas de la gento, sed ke ankau diversaj eksteraj religiaj vivaranĝoj ilin ne disigu.

Ĉio supre dirita alkondukas nin al la sekvanta konkludo principa: La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion; ĉar tiam la tuta homaro en efektiveco prezentos nur unu genton. Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas