Paĝo:Zamenhof L. L. - Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havu la eblon akcepti ĝin en nehumiliga lingvo neŭtrale‑homa,—kaj tiam baldaŭ ne ekzistos plu gentoj senkulturaj.

Ĉu tia neŭtrala lingvo povas ekzisti? Jes, ĉar gi jam de longe ekzistas, bonege funkcias, havas grandegan multon da uzantoj kaj riĉan, potence kreskantan literaturon. Tiu lingvo, kiu havas neniun materialan aŭ moralan mastron, sed estas plene libera kaj egalrajta, apartenaĵo de ĉiuj siaj uzantoj kaj postulas de ili nur, ke apartaj ambiciaj personoj ne rompu kaj ne ŝanĝu ĝin sen komuna interkonsento,—tiu lingvo ne sole ekzistas kaj bonege funkcias, sed ĝi ankaŭ jam nun per­fekte plenumas tiun rolon, pri kiu mi supre parolis, t. e. la rolon de interhoma fratiganto kaj de foriganto de ĉiuj muroj kaj malamo inter la gentoj. Kiu volas konvinkiĝi pri tio, kiel bonege tiu lingvo povas esti uzata egale de ĉiuj rasoj, kiu volas konvinkiĝi pri tio, kian grandegan gentunuigan forton posedas tiu neŭtrala, al ĉiuj egale apartenanta lingvo, tiu ne agu kiel tiuj scienculoj, kiuj post kelkjara bonega funkciado de fervojo verkis grandajn traktatojn pri neebleco de fervojo; li ne diskutu teorie, ne babilu pseŭdosciencajn frazojn pri rasaj apartaĵoj, sed li vizitu unu el la ĉiujaraj universalaj kongresoj de esperantistoj; li vidos tie la perfektan harmonion inter la gentoj; li vidos per siaj propraj okuloj kaj aŭdos per siaj propraj oreloj, kiel la interrilatado sur neŭtrala, neniun humiliganta fundamento absolute forigas kaj forgesigas ĉiujn barojn kaj fremdecon inter la gentoj—kaj tiam li komprenos, kion la homaro bezonas, por atingi fine pacon inter la gentoj.

Tion, kion la homaro bezonas, ni ne devas nun plie