Paĝo:Zamenhof L. L. - Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiuj kaŭzas ian naturan fremdecon kaj antipation inter la gentoj? Ne! Malproksimeco kaj malsameco de lokaj klimataj cirkonstancoj efektive kaŭzas kelkan malsamecon de la eksteraĵo kaj de la karaktero de homoj, sed ne kaŭzas gentojn nek intergentan malamon. La geografia kaj loknatura diferenco inter Peterburgano kaj Odesano aŭ inter Kievano kaj Krasnojarskano estas senkompare multe pli granda, ol ekzemple inter Berlinano kaj Varsoviano, kaj tamen inter la unuaj regas la sento de plena samgenteco kaj frateco, dum inter la lastaj ĉiam regas la sento de plena reciproka fremdeco kaj plej fanatika intergenta malamo. Sekve ne la malsameco de la geografiaj kaj klimataj cirkonstancoj kreas la intergentan malamon.

Ĉu ĝin kreas la fakto, ke malsamaj rasoj kaj gentoj dife­rencas inter si per la ecoj de korpo? Ne! Interne de ĉiu gento ni havas homojn kun la plej malsama koloro de la haŭto, kun plej malsama grandeco, formo de la korpo kaj de ĝiaj apartaj partoj; ofte du personoj el la sama gento multe pli diferencas inter si reciproke per la korpo, ol ekzemple meza japano de meza franco; kaj tamen al neniu iam venas en la kapon eĉ la plej malgranda ideo, dividi la membrojn de ia popolo en apartajn grupojn laŭ la korpaj formoj, kaj supozi, ke tiaj grupoj devas sin reciproke malami kaj kontraŭbatali. Pri la plimulto da fremdaj gentoj jam nun neniu el ni dubas, ke la malsimileco inter iliaj korpoj kaj niaj estas por ni tute indiferenta, ni plejparte ĝin eĉ tute ne povas distingi, ofte ĝi eĉ rekte nin allogas, dank’ al nekonscia leĝo de la naturo, kiu fiziologie favoras intermikson de la gentoj.

Nur pri unu sola raso at multaj el ni ŝajnas, ke ni havas kaj ĉiam havos kontraŭ ĝi antipation naturan, tio estas la raso nigra. Sed pli atenta primedito facile mon-