Paĝo:Zamenhof L. L. - Homaranismo, 1906.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La homaranoj faras al si neniajn iluziojn kaj tial ili timas nenian disreviĝon. Ili konscias tre bone, ke ilia voĉo longe restos voĉo krianta en la dezerto, ke longan tempon ili estos tre malgrandnombraj kaj la mondo ilin mokados kaj nomados ilin utopistoj, kiuj batalas por afero, kiu „ne havas eĉ la plej malgrandajn ŝancojn de sukceso“. Sed la homaranojn tio ĉi tute ne malkuraĝigas. Ĉar la homaranismo estas ne „entrepreno“, kies valoro dependas de ĝia atendata sukceso aŭ malsukceso, sed nur „principaro“, kaj ĉiu homo fortike konservas sian principaron tiel longe, kiel ĝi estas konsenta kun liaj konvinkoj, sendepende de tio, ĉu ĝi havas multe da partianoj aŭ malmulte.

La homaranoj estas konvinkitaj, ke ili staras sur fundamento de absoluta vero, kiu pli aŭ malpli frue devos venki, kiel ajn longe la mondo batalus kontraŭ ĝi; ke ĉiu nacia aŭ religia ŝovinismo kaj ĉiu celado de unu gento regi super aliaj gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli aŭ malpli frue devos malaperi; ke la homaranismo, bazita ne sur tempaj politikaj kondiĉoj de la vivo de tiu aŭ alia gento, ne sur elpensitaj religiaj dogmoj, ne sur tempaj modaj doktrinoj kaj fluoj, sed sur vero absoluta, ĉiuloka kaj ĉiutempa, estas la sola politika-religia idealo, kiun povos havi la estonta homaro, la sola idealo, kiun ĉiu patro kun pura konscienco povas transdoni al siaj infanoj sen timo, ke ŝanĝiĝintaj kondiĉoj de la vivo elŝiros tiun idea-