Paĝo:Zamenhof L. L. - Homaranismo, 1906.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

lon el ilia brusto kaj lasos ilin en la mezo de la vojo de l’vivo sen ia programo kaj spirita apogo, kiel faris kun ni diversaj malverfundamentaj idealoj transdonitaj al ni de niaj prapatroj.

Ni, homaranoj, al neniu altrudas niajn idealojn kaj esperojn, ni deziras nur, ke la mondo sciu pri ili, por ke tiuj aŭ aliaj niaj agoj aŭ opinioj ne ŝajnu al la mondo strangaj. Ekzistas momentoj en la vivo de ĉiu nacio, kiam ĉiu regnano nepre devas stariĝi sub iun difinitan standardon. Ni publikigas niajn dogmojn por tio, ke ili povu servi al ni kiel malkaŝa standardo kaj por ke, agante en tia maniero aŭ alia, ni ne devu sur ĉiu paŝo donadi senfinajn klarigojn, sed ni povu simple montri nian standardon kaj diri „mi agas tiel, ĉar mi estas homarano“.

Ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito, la homaranoj rezervas al si la rajton per komuna reciproka interkonsento ŝanĝi kaj perfektigi siajn dogmojn, se tiu aŭ alia el ili montriĝos erara. Tial la malsupre donitaj dogmoj de la homaranismo havas signifon nur principan kaj ilia definitiva teksto estos fiksita nur poste, en unu el la kongresoj de la homaranoj.



DEKLARACIO DE HOMARANO.

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia