Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ulo, kiu sanktigas vin. 9 Se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, ŝi senhonorigas sian patron: oni forbruligu ŝin per fajro.

10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas verŝita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek disŝiri siajn vestojn. 11 Kaj al neniu mortinto li venu; eĉ per sia patro aŭ sia patrino li sin ne malpurigu. 12 Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; ĉar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li: Mi estas la Eternulo. 13 Edzinon li prenu al si virgulinon. 14 Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon. 15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, ĉar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Diru al Aaron jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio. 18 Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo, 19 nek homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon, 20 nek ĝibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo. 21 Neniu, kiu havas kriplaĵon el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplaĵon, tial li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio. 22 La panon de sia Dio el la plejsanktaĵoj kaj el la sanktaĵoj li povas manĝi. 23 Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 24 Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi: Mi estas la Eternulo. 3 Diru al ili: Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktaĵoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpuraĵon, tiam tiu animo ekstermiĝos de antaŭ Mi: Mi estas la Eternulo. 4 Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aŭ elfluon, tiu ne manĝu la sanktaĵojn, ĝis li puriĝos. Kiu ektuŝis iun, kiu malpuriĝis per mortinto, aŭ kiu havas elfluon de semo; 5 aŭ kiu ektuŝis ian rampaĵon, per kiu li malpuriĝis, aŭ iun homon, de kiu li malpuriĝis per ia lia malpuraĵo; 6 tiu, ektuŝinte tion, estos malpura ĝis la vespero, kaj li ne manĝu la sanktaĵojn, antaŭ ol li estos lavinta sian korpon per akvo. 7 Post la subiro de la suno li fariĝos pura, kaj tiam li povas manĝi la sanktaĵojn, ĉar tio estas lia manĝaĵo. 8 Kadavraĵon kaj ion, kion disŝiris bestoj, li ne manĝu, por ke li ne malpuriĝu per tio: Mi estas la Eternulo. 9 Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en ĝi, se ili tion malhonoros: Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas. 10 Kaj neniu laiko manĝu sanktaĵon; loĝanto ĉe pastro kaj ankaŭ dungito ne manĝu sanktaĵon. 11 Se pastro aĉetis homon per sia mono, tiu povas manĝi tion; kaj tiuj, kiuj naskiĝis en lia domo, povas manĝi lian panon. 12 Se filino de pastro edziniĝis kun viro laika, ŝi ne manĝu el la levataj sanktaĵoj. 13 Sed se filino de pastro fariĝis vidvino aŭ eksedzino kaj ŝi ne havas infanojn, kaj ŝi revenis en la domon de sia patro, kiel ŝi estis en sia juneco, tiam ŝi povas manĝi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas ĝin manĝi. 14 Se iu manĝis sanktaĵon per eraro, li aldonu al ĝi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktaĵon. 15 Ili ne malhonoru la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo. 16 Kaj ili ne ŝarĝu sur sin la kulpon de la krimo, manĝante siajn sanktaĵojn; ĉar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael aŭ el la fremduloj inter Izrael alportas sian oferon, ĉu ĝi estas promesitaĵo aŭ ĉu ĝi estas ofero mem-