Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon, 19 tiam, por ke vi akiru plaĉon, ĝi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el ŝafoj, aŭ el kaproj. 20 Neniun beston, kiu havas difektaĵon, alportu, ĉar ĝi ne akirigos al vi plaĉon. 21 Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aŭ memvole, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, ĝi estu sendifekta, por ke ĝi plaĉu; nenia difekto estu sur ĝi. 22 Beston blindan aŭ difektitan aŭ kriplan aŭ absceshavan aŭ aknohavan aŭ favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo. 23 Bovon aŭ ŝafon, kiu havas tro longajn aŭ tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero ĝi ne akiros plaĉon. 24 Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, deŝiritan, aŭ fortranĉitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion. 25 Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; ĉar kriplaĵo estas sur ili, difektaĵo estas sur ili: ili ne akiros al vi plaĉon.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27 Kiam naskiĝos bovido aŭ ŝafido aŭ kaprido, tiam ĝi restu dum sep tagoj sub sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue ĝi povas akiri plaĉon kiel fajrofero al la Eternulo. 28 Sed nek bovon, nek ŝafon buĉu kun ĝia ido en unu tago. 29 Se vi alportas dankoferon al la Eternulo, oferu ĝin tiel, ke ĝi akiru por vi plaĉon. 30 En la sama tago oni devas ĝin manĝi; ne lasu iom el ĝi ĝis la mateno: Mi estas la Eternulo. 31 Kaj observu Miajn ordonojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo. 32 Kaj ne malhonoru Mian sanktan nomon, kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin, 33 kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti por vi Dio. Mi estas la Eternulo.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj. 3 Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; ĝi estu sabato al la Eternulo en ĉiuj viaj loĝejoj.

4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo: 5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, estas Pasko al la Eternulo. 6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj manĝu macojn. 7 En la unua tago estu ĉe vi sankta kunveno, faru nenian laboron. 8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos ĝian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto. 11 Kaj li skuos la garbon antaŭ la Eternulo, por ke vi akiru plaĉon; en la morgaŭa tago post la festo la pastro ĝin skuos. 12 Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan ŝafidon jaraĝan kiel bruloferon al la Eternulo. 13 Kaj kun ĝi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odoraĵon, kaj kun ĝi, kiel verŝoferon, kvaronon de hino da vino. 14 Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj freŝajn grajnojn ne manĝu ĝis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝejoj.

15 Kaj kalkulu al vi de post la morgaŭa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn. 16 Ĝis la morgaŭa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo. 17 El viaj loĝejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo. 18 Kaj alportu kune kun la panoj sep ŝafidojn sendifektajn jaraĝajn kaj unu bovidon kaj du virŝafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon