Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

23 Sed Siĥon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraŭ Izraelon en la dezerton kaj venis ĝis Jahac kaj ekbatalis kontraŭ Izrael. 24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon ĝis Jabok, ĝis la Amonidoj; ĉar forta estis la limo de la Amonidoj. 25 Kaj Izrael prenis ĉiujn tiujn urbojn; kaj Izrael ekloĝis en ĉiuj urboj de la Amoridoj, en Ĥeŝbon kaj en ĉiuj ĝiaj dependantaĵoj. 26 Ĉar Ĥeŝbon estis la urbo de Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kaj li militis kontraŭ la antaŭa reĝo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon ĝis Arnon. 27 Tial diras alegoriistoj:

Iru Ĥeŝbonon;
Konstruiĝu kaj fortikiĝu la urbo de Siĥon.

28 Ĉar fajro eliris el Ĥeŝbon,
Flamo el la urbo de Siĥon;
Ĝi formanĝis Ar-Moabon,
La mastrojn de la altaĵoj de Arnon.

29 Ve al vi, Moab!
Vi pereis, ho popolo de Kemoŝ!
Li faris el siaj filoj forkurintojn
Kaj el siaj filinoj kaptitinojn
De la reĝo de la Amoridoj Siĥon.

30 Ni faligis ilin; pereis Ĥeŝbon ĝis Dibon;
Kaj ni ruinigis ilin ĝis Nofaĥ,
Kiu estas apud Medba.

31 Kaj Izrael loĝis en la lando de la Amoridoj. 32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris ĝiajn vilaĝojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis. 33 Kaj ili forturniĝis kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batali ĉe Edrei. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ne timu lin, ĉar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon. 35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, ĝis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

1 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo.

2 Balak, filo de Cipor, vidis ĉion, kion Izrael faris al la Amoridoj. 3 Kaj Moab tre timis tiun popolon, ĉar ĝi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaŭ la Izraelidoj. 4 Kaj Moab diris al la ĉefoj de Midjan: Nun tiu popolo formanĝos nian tutan ĉirkaŭaĵon, kiel bovo formanĝas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis reĝo de Moab en tiu tempo. 5 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis ĉe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri: Jen popolo eliris el Egiptujo, jen ĝi kovris la vizaĝon de la tero, kaj ĝi loĝas kontraŭ mi. 6 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, ĉar ĝi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati ĝin kaj elpeli ĝin el la lando; ĉar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita. 7 Kaj iris la plejaĝuloj de Moab kaj la plejaĝuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorĉado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak. 8 Kaj li diris al ili: Tradormu ĉi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la ĉefoj de Moab restis ĉe Bileam. 9 Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris: Kiuj estas tiuj viroj ĉe vi? 10 Kaj Bileam diris al Dio: Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, sendis al mi, dirante: 11 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj ĝi kovris la vizaĝon de la tero; venu do, malbenu ĝin al mi, eble tiam mi povos batali kontraŭ ĝi kaj forpeli ĝin. 12 Tiam Dio diris al Bileam: Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, ĉar ĝi estas benita. 13 Kaj Bileam leviĝis matene, kaj diris al la ĉefoj de Balak: Iru en vian landon, ĉar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi. 14 Kaj leviĝis la ĉefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris: Bileam ne volas iri kun ni. 15 Balak sendis plue ĉefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj. 16 Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li: Tiel diris Balak, filo de Cipor: Ne rifuzu do iri al mi; 17 ĉar mi tre honoros vin, kaj ĉion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon. 18 Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak: Eĉ se Balak donos al mi sian plenan