Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

domon da arĝento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aŭ grandan. 19 Tamen restu ĉi tie ankaŭ vi dum la nokto, kaj mi sciiĝos, kion plue diros al mi la Eternulo. 20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por voki vin, leviĝu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi. 21 Kaj Bileam leviĝis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la ĉefoj de Moab. 22 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li. 23 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon. 24 Tiam la anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko. 25 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove ĝin batis. 26 Kaj la anĝelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren. 27 Kiam la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono. 28 Tiam la Eternulo malŝlosis la buŝon de la azenino, kaj ĝi diris al Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn? 29 Kaj Bileam diris al la azenino: Ĉar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin. 30 Kaj la azenino diris al Bileam: Ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago? ĉu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris: Ne. 31 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li kliniĝis, kaj ĵetiĝis vizaĝaltere. 32 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al li: Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, ĉar malbona estas via vojo antaŭ Mi. 33 La azenino ekvidis Min, kaj forturniĝis antaŭ Mi jam tri fojojn; se ĝi ne forturniĝus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj ĝin Mi lasus vivi. 34 Tiam Bileam diris al la anĝelo de la Eternulo: Mi pekis, ĉar mi ne sciis, ke Vi staras kontraŭ mi sur la vojo; nun, se tio ne plaĉas al Vi, mi iros returne. 35 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Bileam: Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la ĉefoj de Balak. 36 Kiam Balak aŭdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li ĝis tiu Moaba urbo, kiu troviĝas ĉe la limo apud Arnon, kiu estas ĉe la fino de la limo. 37 Kaj Balak diris al Bileam: Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? ĉu efektive mi ne povas honori vin? 38 Sed Bileam diris al Balak: Jen mi venis al vi; tamen ĉu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian buŝon, tion mi diros. 39 Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-Ĥucot. 40 Kaj Balak buĉis bovojn kaj ŝafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la ĉefoj, kiuj estis kun li. 41 En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.

1 Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn. 2 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro. 3 Kaj Bileam diris al Balak: Staru ĉe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altaĵon. 4 Kaj Dio renkontiĝis al Bileam, kaj ĉi tiu diris al Li: La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro. 5 Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel. 6 Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras ĉe sia brulofero, li kaj ĉiuj ĉefoj de Moab. 7 Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: