Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

6 Kiel valoj ili etendiĝas,
Kiel ĝardenoj apud rivero,
Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo,
Kiel cedroj apud akvo.

7 Fluos akvo el liaj siteloj,
Kaj lia semo estos ĉe multaj akvoj;
Superos Agagon lia reĝo,
Kaj altiĝos lia regno.

8 Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo,
Estas por li kiel la forto de bubalo;
Li formanĝas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li,
Kaj iliajn ostojn li frakasas
Kaj per siaj sagoj disbatas.

9 Li genuiĝis, li kuŝiĝis,
Kiel leono kaj kiel leonino;
Kiu lin levos?
Viaj benantoj estas benataj,
Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.

10 Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn! 11 Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro. 12 Kaj Bileam diris al Balak: Ĉu eĉ al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene: 13 Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros. 14 Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo. 15 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

Parolas Bileam, filo de Beor,
Kaj parolas viro kun malfermita okulo;

16 Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio
Kaj scias la penson de la Plejaltulo,
Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo;
Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.

17 Mi vidas lin, sed ne nun;
Mi rigardas lin, sed ne proksime.
Eliros stelo el Jakob,
Kaj leviĝos sceptro el Izrael,
Detruos la randojn de Moab
Kaj frakasos ĉiujn filojn de malordo.

18 Kaj Edom estos submetito,
Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj;
Sed Izrael havos venkon.

19 Kaj la reganto eliros el Jakob,
Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.

20 Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

La unua el la popoloj estis Amalek,
Sed lia fino estos pereo.

21 Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

Fortika estas via loĝejo,
Kaj aranĝita sur roko estas via nesto;

22 Sed ruinigita estos Kain,
Baldaŭ Aŝur vin kaptos.

23 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?

24 Kaj venos ŝipoj de la lando de la Kitidoj,
Kaj ili humiligos Aŝuron kaj humiligos Eberon;
Sed ankaŭ ili pereos.

25 Kaj Bileam leviĝis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaŭ Balak iris sian vojon.

1 Kaj Izrael loĝis en Ŝitim, kaj la popolo komencis malĉastadi kun la filinoj de Moab. 2 Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ iliaj dioj. 3 Kaj Izrael aliĝis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael. 4 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ la suno, kaj deturniĝos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo. 5 Kaj Moseo diris al la juĝistoj de Izrael: Mortigu ĉiu siajn homojn, kiuj aliĝis al Baal-Peor. 6 Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaŭ la okuloj de Moseo kaj antaŭ la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 7 Kiam tion vidis Pineĥas,