Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li leviĝis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon. 8 Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaŭ, la Izraelidon kaj la virinon tra ŝia ventro; kaj tiam ĉesiĝis la punfrapado de la Izraelidoj. 9 Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, ĉar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco. 12 Tial diru: Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco; 13 kaj ĝi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn. 14 La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, ĉefo de patrodomo el la Simeonidoj; 15 kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin; 18 ĉar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.

1 Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante: 2 Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj patrodomoj, ĉiujn militkapablajn en Izrael. 3 Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan, dirante: 4 Kalkulu la popolon en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.

5 Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben: de Ĥanoĥ, la familio de la Ĥanoĥidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj; 6 de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj. 7 Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek. 8 Kaj la filoj de Palu: Eliab. 9 Kaj la filoj de Eliab: Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraŭ Moseo kaj Aaron en la anaro de Koraĥ, kiam ili ribelis kontraŭ la Eternulo 10 kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj Koraĥon ĉe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili fariĝis averto. 11 Sed la filoj de Koraĥ ne mortis.

12 La filoj de Simeon laŭ iliaj familioj: de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jaĥin, la familio de la Jaĥinidoj; 13 de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj; de Ŝaul, la familio de la Ŝaulidoj. 14 Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.

15 La filoj de Gad laŭ iliaj familioj: de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de Ĥagi, la familio de la Ĥagiidoj; de Ŝuni, la familio de la Ŝuniidoj; 16 de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj; 17 de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj. 18 Tio estas la familioj de la Gadidoj, laŭ ilia nombro kvardek mil kvincent.

19 La filoj de Jehuda: Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. 20 Kaj la filoj de Jehuda laŭ iliaj familioj estis: de Ŝela, la familio de la Ŝelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj. 21 Kaj la filoj de Perec estis: de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Ĥamul, la familio de la Ĥamulidoj. 22 Tio estas la familioj de Jehuda, laŭ ilia nombro sepdek ses mil kvincent.

23 La filoj de Isaĥar laŭ iliaj familioj: de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj; 24 de Jaŝub, la familio de la Jaŝubidoj; de Ŝimron, la familio de la Ŝimronidoj. 25 Tio estas la familioj de Isaĥar, laŭ ilia nombro sesdek kvar mil tricent.

26 La filoj de Zebulun laŭ iliaj familioj: de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jaĥleel, la familio de la Jaĥleelidoj. 27 Tio estas la familioj