Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

on, valoras. 8 Sed se en la tago, kiam ŝia edzo aŭdis, li malpermesas al ŝi, tiam li neniigas ŝian promeson, kiu estas sur ŝi, kaj tion, kio elglitis el ŝia buŝo kaj per kio ŝi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al ŝi. 9 La promeso de vidvino kaj de eksedzino, ĉio, per kio ŝi ligis sian animon, valoras sur ŝi. 10 Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aŭ per ĵuro metis ligon sur sian animon, 11 kaj ŝia edzo aŭdis kaj silentis, ne malpermesis al ŝi; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras. 12 Sed se ŝia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li aŭdis; tiam ĉio, kio eliris el ŝia buŝo, ŝiaj promesoj kaj la ligoj de ŝia animo, ne valoras: ŝia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al ŝi. 13 Ĉiun promeson kaj ĉiun ligiĝon per ĵuro fari premon al sia animo ŝia edzo povas valorigi aŭ ŝia edzo povas neniigi. 14 Se ŝia edzo silentis tagon por tago, tiam li valorigas ĉiujn ŝiajn promesojn, aŭ ĉiujn ligiĝojn, kiuj estas sur ŝi, li valorigas; ĉar li silentis en la tago, kiam li aŭdis. 15 Kaj se li neniigis ilin, post kiam li aŭdis, tiam li prenis sur sin ŝian kulpon. 16 Tio estas la leĝoj, kiujn la Eternulo donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino en ŝia juneco en la domo de ŝia patro.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Faru venĝon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektiĝu al via popolo. 3 Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante: Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraŭ Midjan, por fari venĝon de la Eternulo sur Midjan. 4 Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael, sendu en militon. 5 Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el ĉiu tribo, dek du mil armitojn por milito. 6 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano. 7 Kaj ili militis kontraŭ Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis ĉiujn virseksulojn. 8 Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo. 9 Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj ĉiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis. 10 Kaj ĉiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de loĝado kaj ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro. 11 Kaj ili prenis la tutan kaptitaĵon kaj rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn. 12 Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitaĵon kaj la rabitaĵon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan.

13 Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj ĉiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron. 14 Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito. 15 Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi ĉiujn virinojn! 16 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo. 17 Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu. 18 Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi. 19 Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; ĉiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj ĉiu, kiu ektuŝis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago. 20 Kaj ĉiun veston kaj ĉiun objekton el felo kaj ĉion faritan el kapra lano kaj ĉiun lignan vazon pekpurigu. 21 Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon: Tio estas la leĝa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo: 22 Nur oron, arĝenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon, 23 ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura, tamen per puriga akvo oni ĝin pekpurigu; ĉion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo. 24 Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj fariĝu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.

25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 26 Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitaĵo, kiel