Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la homoj, tiel ankaŭ de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo. 27 Kaj dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo. 28 Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la ŝafoj. 29 Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo. 30 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la bovoj, el la azenoj, kaj el la ŝafoj, el ĉiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo. 31 Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 32 Kaj la kvanto de la kaptitaĵo, krom la rabitaĵo, kiun rabis la militistoj, estis: da ŝafoj sescent sepdek kvin mil; 33 kaj da bovoj sepdek du mil; 34 kaj da azenoj sesdek unu mil; 35 kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro, la nombro de ĉiuj estis tridek du mil. 36 La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent; 37 kaj la tributo por la Eternulo estis el la ŝafoj sescent sepdek kvin; 38 kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du; 39 kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu; 40 kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj. 41 Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 42 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis 43 (kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent, 44 kaj da bovoj tridek ses mil, 45 kaj da azenoj tridek mil kvincent, 46 kaj da homoj dek ses mil) ― 47 Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitaĵon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 48 Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj; 49 kaj ili diris al Moseo: Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu; 50 tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion ĉiu el ni trovis, orajn vazojn, ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaŭ la Eternulo. 51 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj. 52 Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj. ( 53 Ĉar la militistoj rabis ĉiu por si.) 54 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis ĝin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigaĵon de la Izraelidoj antaŭ la Eternulo.

1 La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj. 2 Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene: 3 Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon ― 4 tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de Izrael ― estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn. 5 Kaj ili diris: Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedaĵo; ne irigu nin trans Jordanon. 6 Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben: Ĉu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos ĉi tie? 7 Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo? 8 Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadeŝ-Barnea, por rigardi la landon. 9 Ili iris ĝis la valo Eŝkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo. 10 Kaj