Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.

  • 31 Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Siĥonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.
  • 32 Kaj Siĥon eliris kontraŭ nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.
  • 33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.
  • 34 Kaj ni militakiris en tiu tempo ĉiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;
  • 35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakiraĵon, kaj la rabaĵon el la urboj, kiujn ni militakiris.
  • 36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, ĝis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontraŭstari al ni:ĉion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;
  • 37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimiĝis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al ĉio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.
  1. Kaj ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Kaj eliris kontraŭ nin Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei.
  2. Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
  3. Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaŭ Ogon, la reĝon de Baŝan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis ĉe li.
  4. Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana.
  5. ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj.
  6. Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;
  7. sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon.
  8. Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du reĝoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon
  9. (la Cidonanoj nomas Ĥermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas ĝin Senir),
  10. ĉiujn urbojn sur la ebenaĵo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Baŝana.
  11. (ĉar nur Og, la reĝo de Baŝan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen ĝi estas en Raba de la Amonidoj:naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar ulnoj estas ĝia larĝeco, laŭ la ulnoj de viro.)
  12. Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun ĝiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;
  13. kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Baŝanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Baŝanon oni nomas lando de Rafaidoj.
  14. Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj li donis al Baŝan laŭ sia nomo la nomon Vilaĝoj de Jair, tiel estas ĝis nun.)
  15. Kaj al Maĥir mi donis Gileadon.
  16. Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead ĝis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaŭ ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
  17. kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret ĝis la maro de la ebenaĵo, la Sala Maro, ĉe la bazo de Pisga en la oriento.
  18. Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante:La Eternulo, via Dio, donis al vi ĉi tiun landon, por ke vi posedu ĝin; armitaj iru antaŭ viaj fratoj la Izraelidoj, ĉiuj militkapablaj.
  19. Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj-mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn-restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi;
  20. ĝis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaŭ ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros ĉiu al sia posedaĵo, kiun mi donis al vi.
  21. Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante:Viaj okuloj vidis ĉion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du reĝoj; tiel la Eternulo faros al ĉiuj regnoj, kiujn vi trairos.