Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
  1. Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
  2. Kaj mi preĝis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
  3. Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; ĉar kie estas dio en la ĉielo aŭ sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
  4. Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
  5. Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio.
  6. Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; ĉar vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
  7. Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuraĝigu lin, ĉar li transiros antaŭ ĉi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.
  8. Kaj ni restis en la valo, kontraŭ Bet-Peor.
  1. Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
  2. Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.
  3. Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; ĉar ĉiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;
  4. sed vi, kiuj restis aliĝintaj al la Eternulo, via Dio, vi ĉiuj vivas hodiaŭ.
  5. Rigardu, mi instruis al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
  6. Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros:Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo.
  7. ĉar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li?
  8. Kaj kie estas granda popolo, kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta ĉi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ?
  9. Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj
  10. pri la tago, en kiu vi staris antaŭ la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb, kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.
  11. Tiam vi alproksimiĝis kaj stariĝis ĉe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro ĝis la mezo de la ĉielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo.
  12. Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la voĉon de la vortoj vi aŭdis, sed figuron vi ne vidis, nur la voĉon.
  13. Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj.
  14. Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la leĝojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin.
  15. Gardu do bone viajn animojn:ĉar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur Ĥoreb el meze de la fajro;
  16. vi do ne malĉastiĝu, kaj ne faru al vi ian skulptaĵon, bildon de ia idolo, figuron de viro aŭ virino,
  17. figuron de ia bruto, kiu estas sur la tero, figuron de ia flugilhava birdo, kiu flugas sub la ĉielo,
  18. figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia fiŝo, kiu estas en akvo, malsupre de la tero.
  19. Kaj, levinte viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu, kaj ne adorkliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo.
  20. Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun.
  21. Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj ĵuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon;
  22. ĉar mi mortos en ĉi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos