Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
  1. Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta.
  2. Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel edzinon kaj vivu kun ŝi.
  3. Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.
  4. Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejaĝuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi.
  5. Tiam la plejaĝuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos, kaj diros:Mi ne volas preni ŝin:
  6. tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.
  7. Kaj oni donu al li nomon en Izrael:Domo de senŝuigito.
  8. Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton:
  9. tiam dehaku ŝian manon, via okulo ne indulgu ŝin.
  10. Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.
  11. Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.
  12. Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
  13. Ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu faras maljustaĵon.
  14. Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo;
  15. kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion.
  16. Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne forgesu.
  1. Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj vi ekposedos ĝin kaj enloĝiĝos en ĝi:
  2. tiam prenu el la unuaj el ĉiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por loĝigi tie Sian nomon;
  3. kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li:Mi sciigas hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al niaj patroj, ke Li donos ĝin al ni.
  4. Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos ĝin antaŭ la altaron de la Eternulo, via Dio.
  5. Kaj vi ekparolos, kaj diros antaŭ la Eternulo, via Dio:Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj fariĝis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;
  6. kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron;
  7. kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo aŭskultis nian voĉon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon;
  8. kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj;
  9. kaj Li venigis nin al ĉi tiu loko kaj donis al ni ĉi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
  10. kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaŭ la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorkliniĝos antaŭ la Eternulo, via Dio.
  11. Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu loĝas inter vi.
  12. Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu:
  13. tiam diru antaŭ la Eternulo, via Dio:Mi forigis la sanktigitaĵon el la domo, kaj mi donis ĝin al la Levido kaj al la fremdulo, al la