Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

orfo kaj al la vidvino, tute laŭ Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpaŝis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis;

  1. mi ne manĝis el ĝi en la tagoj de mia malĝojo, kaj mi ne apartigis el ĝi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el ĝi por mortinto; mi aŭskultis la voĉon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al ĉio, kion Vi ordonis al mi.
  2. Ekrigardu el Via sankta loĝejo, el la ĉielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi ĵuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
  3. En la hodiaŭa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi ĉi tiujn leĝojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
  4. Al la Eternulo vi promesis hodiaŭ, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laŭ Liaj vojoj kaj observos Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj aŭskultos Lian voĉon.
  5. Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn;
  6. kaj ke Li starigos vin pli alte ol ĉiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.
  1. Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ.
  2. Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko;
  3. kaj skribu sur ili ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.
  4. Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu ĉi tiujn ŝtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaŭ, sur la monto Ebal, kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko.
  5. Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el ŝtonoj; ne levu sur ilin feron.
  6. El ŝtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, via Dio;
  7. kaj buĉu pacoferojn, kaj manĝu tie, kaj estu gaja antaŭ la Eternulo, via Dio.
  8. Kaj skribu tre klare sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
  9. Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj aŭskultu, ho Izrael; en la hodiaŭa tago vi fariĝis popolo al la Eternulo, via Dio.
  10. Aŭskultu do la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.
  11. Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:
  12. Ĉi tiuj stariĝu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Jozef kaj Benjamen.
  13. Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la monto Ebal:Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali.
  14. Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al ĉiuj Izraelidoj per laŭta voĉo:
  15. Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto, kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen.
  16. Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  17. Malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  18. Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  19. Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  20. Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  21. Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  22. Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  23. Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  24. Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.