Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
  1. Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  2. Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
  1. Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero.
  2. Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio.
  3. Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo.
  4. Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
  5. Benita estos via korbo kaj via pastujo.
  6. Benita vi estos ĉe via venado, kaj benita vi estos ĉe via elirado.
  7. La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi; per unu vojo ili eliros kontraŭ vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaŭ vi.
  8. La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por ĉiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
  9. La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li ĵuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laŭ Liaj vojoj.
  10. Kaj vidos ĉiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin.
  11. Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi.
  12. La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la ĉielon, por doni al via tero la pluvon en la ĝusta tempo kaj por beni ĉiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.
  13. Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por observi kaj plenumi,
  14. kaj se vi ne dekliniĝos de ĉiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.
  15. Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin.
  16. Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo.
  17. Malbenita estos via korbo kaj via pastujo.
  18. Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
  19. Malbenita vi estos ĉe via venado, kaj malbenita vi estos ĉe via elirado.
  20. La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en ĉiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, ĝis vi estos ekstermita kaj ĝis vi baldaŭ pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis.
  21. La Eternulo alkroĉos al vi la peston, ĝis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin.
  22. La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj; kaj ili persekutos vin, ĝis vi pereos.
  23. Kaj via ĉielo, kiu estas super via kapo, fariĝos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, fariĝos fero.
  24. Anstataŭ pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la ĉielo ĝi falados sur vin, ĝis vi ekstermiĝos.
  25. Frapos vin la Eternulo antaŭ viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaŭ ili; kaj vi estos terurilo por ĉiuj regnoj de la tero.
  26. Kaj via kadavro estos manĝaĵo por ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos.
  27. La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resaniĝi.
  28. La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco.
  29. Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata ĉiutage,