Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj neniu vin helpos.

  1. Kun virino vi fianĉiĝos, sed alia viro kuŝos kun ŝi; domon vi konstruos, sed vi ne loĝos en ĝi; vinberĝardenon vi plantos, sed vi ne ĝuos ĝiajn fruktojn.
  2. Via bovo estos buĉita antaŭ viaj okuloj, sed vi ne manĝos de ĝi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj ŝafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos.
  3. Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj.
  4. La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron manĝos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en ĉiu tempo.
  5. Kaj vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos.
  6. La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resaniĝi, de la plando de via piedo ĝis via verto.
  7. La Eternulo foririgos vin, kaj la reĝon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono.
  8. Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokataĵo ĉe ĉiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
  9. Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; ĉar formanĝos tion la akridoj.
  10. Vinberĝardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; ĉar formanĝos ilin la vermoj.
  11. Olivarbojn vi havos en ĉiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne ŝmiros; ĉar senfruktiĝos viaj olivarboj.
  12. Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos ĉe vi; ĉar ili iros en malliberecon.
  13. Ĉiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj.
  14. La fremdulo, kiu estos inter vi, leviĝos super vi ĉiam pli kaj pli alte, kaj vi malleviĝos ĉiam pli kaj pli malalte.
  15. Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto.
  16. Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, ĝis vi estos ekstermita; ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li donis al vi.
  17. Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne;
  18. pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun ĝoja koro, kiam vi ĉion havis abunde.
  19. Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de ĉio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li ekstermos vin.
  20. La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; ĝi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
  21. popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon.
  22. Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin.
  23. Kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, ĝis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi.
  24. Kaj vi manĝos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko.
  25. Viro delikata inter vi kaj tre alkutimiĝinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn,
  26. donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li manĝos; ĉar restis al li nenio en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en ĉiuj viaj pordegoj.
  27. Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon,
  28. ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter ŝiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn ŝi naskas; ĉar, pro manko de ĉio, ŝi manĝos ilin sekrete, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj.
  29. Se vi ne penos plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, skribitajn en ĉi tiu libro, timante ĉi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION:
  30. tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn