Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

soifantoj.

  1. La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo;
  2. kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro de instruo.
  3. Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos-
  4. sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-
  5. ĉiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?
  6. Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,
  7. kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili:
  8. pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro;
  9. kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.
  10. La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
  1. Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio;
  2. kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj aŭskultos Lian voĉon konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:
  3. tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio.
  4. Eĉ se vi estus forĵetita ĝis la rando de la ĉielo, eĉ el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos.
  5. Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi ĝin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.
  6. Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.
  7. Kaj la Eternulo, via Dio, venigos ĉiujn ĉi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin.
  8. Kaj vi konvertiĝos kaj aŭskultos la voĉon de la Eternulo, kaj plenumos ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ.
  9. Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en ĉiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; ĉar denove la Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri viaj patroj;
  10. se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
  11. Ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas neatingebla por vi, kaj ĝi ne estas malproksima.
  12. Ne en la ĉielo ĝi estas, por ke oni povu diri:Kiu suprenirus por ni en la ĉielon kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
  13. Kaj ne trans la maro ĝi estas, por ke oni povu diri:Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
  14. Sed tre proksime de vi estas la afero:en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.
  15. Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;
  16. ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas,