Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por ekposedi ĝin.

  1. Sed se dekliniĝos via koro kaj vi ne aŭskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorkliniĝos al aliaj dioj kaj servos al ili:
  2. en tia okazo mi sciigas al vi hodiaŭ, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi ĝin.
  3. Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron:la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
  4. amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.
  1. Kaj Moseo iris kaj parolis ĉi tiujn vortojn al la tuta Izrael.
  2. Kaj li diris al ili:Mi havas hodiaŭ la aĝon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi:Vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
  3. La Eternulo, via Dio, mem iros antaŭ vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaŭ vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.
  4. Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Siĥon kaj al Og, reĝoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis.
  5. Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laŭ ĉiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.
  6. Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
  7. Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.
  8. Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.
  9. Kaj Moseo skribis ĉi tiun instruon, kaj donis ĝin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.
  10. Kaj Moseo ordonis al ili, dirante:Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de laŭboj,
  11. kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael, antaŭ iliaj oreloj.
  12. Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
  13. Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.
  14. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen alproksimiĝis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj stariĝu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj stariĝis en la tabernaklo de kunveno.
  15. Kaj la Eternulo aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj la nuba kolono stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo.
  16. Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj ĉi tiu popolo komencos malĉasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun ĝi venas, kaj ĝi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun ĝi.
  17. Kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ĝi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kaŝos Mian vizaĝon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:Ĉu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin ĉi tiuj malfeliĉoj?
  18. Sed Mi kaŝos Mian vizaĝon en tiu tago pro ĉiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.
  19. Kaj nun skribu al vi ĉi tiun kanton, kaj instruu ĝin al la Izraelidoj; metu ĝin en ilian buŝon, por ke ĉi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj.
  20. Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos:tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon.
  21. Sed kiam trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj, tiam ĉi tiu kanto sonos antaŭ ili kiel atesto, ĉar ĝi ne estos forgesita el la buŝo de ilia idaro. Ĉar Mi konas iliajn pensojn,