Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiujn ili havas hodiaŭ, antaŭ ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris.

  1. Kaj Moseo skribis ĉi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis ĝin al la Izraelidoj.
  2. Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuraĝa, ĉar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi ĵuris al ili; kaj Mi estos kun vi.
  3. Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de ĉi tiu instruo en libron,
  4. tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante:
  5. Prenu ĉi tiun libron de la instruo, kaj kuŝigu ĝin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke ĝi estu tie atesto kontraŭ vi;
  6. ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo:kio do estos post mia morto?
  7. Kunvenigu al mi ĉiujn plejaĝulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaŭ iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraŭ ili la ĉielon kaj la teron.
  8. Ĉar mi scias, ke post mia morto vi malboniĝos kaj dekliniĝos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.
  9. Kaj Moseo eldiris antaŭ la oreloj de la tuta komunumo de Izrael la vortojn de ĉi tiu kanto ĝis la fino:

1. Atentu, ĉielo, kaj mi parolos;

Kaj aŭdu la tero la vortojn de mia buŝo.

2. Verŝiĝos kiel pluvo mia instruo,

Fluos kiel roso mia parolo,
Kiel pluvego sur verdaĵon
Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.

3. Ĉar la nomon de la Eternulo mi vokas;

Donu honoron al nia Dio.

4. Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj;

Ĉar ĉiuj Liaj vojoj estas justaj.
Li estas Dio fidela kaj sen malbonago;
Justa kaj verama Li estas.

5. Ili malboniĝis antaŭ Li,

Ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco;
Generacio malhumila kaj malhonesta.

6. Ĉu al la Eternulo vi tiel repagas,

Popolo malnobla kaj malprudenta?
Ĉu ne Li estas via patro, kiu vin kreis?
Ĉu ne Li vin estigis kaj aranĝis?

7. Rememoru la tempon antikvan,

Pripensu la jarojn de la antaŭaj generacioj;
Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi;
Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.

8. Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj,

Kiam Li disloĝigis la homidojn,
Li starigis la limojn de la popoloj
Laŭ la nombro de la idoj de Izrael;

9. Ĉar parto de la Eternulo estas Lia popolo;

Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo.

10. Li trovis lin en dezerto,

En stepo, kie regas bruo senviva;
Li ĉirkaŭis lin, zorgis pri li,
Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.

11. Kiel aglo vekas sian neston,

Flugpendas super siaj idoj,
Tiel Li etendis Siajn flugilojn,
Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.

12. La Eternulo sola kondukis lin,

Kaj neniu fremda dio estis kun Li.

13. Li portis lin sur altaĵon de la tero,

Manĝigis al li produktojn de kampoj,
Nutris lin per mielo el ŝtono
Kaj per oleo el granita roko,

14. Per butero de bovinoj kaj per lakto de ŝafinoj

Kun sebo de ŝafidoj Kaj per ŝafoj de Baŝan kaj per kaproj
Kaj per la graso de la kernoj de tritiko;
Kaj vi trinkis la ŝaŭmantan sangon de vinberoj.

15. Kaj Jeŝurun grasiĝis kaj malhumiliĝis;

Vi grasiĝis, dikiĝis, kaj sebopleniĝis;