Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis,
Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.

16. Ili incitis Lin per fremdaj dioj,

Per abomenaĵoj ili kolerigis Lin.

17. Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio,

Al dioj, kiujn ili ne konis,
Al novaj, antaŭ nelonge venintaj,
Pri kiuj ne pensis viaj patroj.

18. La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro,

Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis.

19. Kaj la Eternulo vidis,

Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;

20. Kaj Li diris:Mi kaŝos Mian vizaĝon for de ili,

Mi vidos, kia estos ilia fino;
Ĉar ili estas generacio perfida,
Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.

21. Ili incitis Min per ne-dio,

Kolerigis Min per siaj vantaĵoj:
Tial Mi incitos ilin per ne-popolo,
Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.

22. Ĉar fajro ekflamis en Mia kolero,

Kaj ĝi brulas ĝis la profundoj de Ŝeol,
Kaj ĝi ruinigas la teron kaj ĝiajn produktojn,
Kaj ĝi bruligas la bazojn de la montoj.

23. Mi amasigos super ili malfeliĉojn;

Miajn sagojn Mi ĉiujn eluzos kontraŭ ilin.

24. Ili konsumiĝos de malsato

Kaj senfortiĝos de febro kaj de turmenta epidemio;
Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin
Kun la veneno de rampantoj sur la tero.

25. Ekstere ekstermos glavo,

Kaj en la domoj teruro,
Junulon kaj junulinon,
Suĉinfanon kun grizharulo.

26. Mi dirus:Mi disblovos ilin,

Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;

27. Se Mi ne timus, ke ĉagrenus Min la malamikoj,

Ke eble fieriĝus iliaj premantoj,
Kaj dirus:Nia mano estas potenca,
Kaj ne la Eternulo faris ĉion ĉi tion.

28. Ĉar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton,

Kaj komprenadon ili ne havas.

29. Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus;

Ili pripensus, kia estos ilia fino.

30. Kiel povus unu persekuti milon

Kaj du forkurigi dek milojn,
Se ilia Defendanto ilin ne vendus
Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?

31. Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto,

Niaj malamikoj mem tion povas juĝi.

32. Ĉar el la vinberbranĉoj de Sodom estas iliaj vinberbranĉoj

Kaj el la kampoj de Gomora; Iliaj beroj estas beroj venenaj,
Vinberojn maldolĉajn ili havas.

33. Galo de drakoj estas ilia vino,

Kaj pereiga veneno de aspidoj.

34. Ĉu tio ne estas kaŝita ĉe Mi, Sigelita en Mia trezorejo?

35. Ĉe Mi estas venĝo kaj repago,

Ĝis la tago, kiam ekŝanceliĝos ilia piedo;
Ĉar proksima estas la tago de ilia malfeliĉo,
Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.

36. Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon,

Kaj Li kompatos Siajn sklavojn,
Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto,
Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.

37. Kaj Li diros:Kie estas iliaj dioj,

La fortikaĵo, kiun ili fidis;

38. Kiuj manĝis la sebon de iliaj buĉoferoj,

Trinkis la vinon de iliaj verŝoferoj?
Ili leviĝu kaj helpu vin, Ili estu ŝirmo por vi!

39. Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola,

Kaj ne ekzistas dio krom Mi;
Mi mortigas kaj vivigas;
Mi frapas kaj resanigas;
Kaj neniu povas savi el Mia mano.

40. Mi levos al la ĉielo Mian manon,

Kaj Mi diros:Mi vivas eterne.

41. Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon

Kaj Mia mano komencos la juĝadon,