Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Tiam Mi revenĝos al Miaj malamikoj,
Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos.

42. Mi ebriigos Miajn sagojn per sango,

Kaj Mia glavo manĝos karnon,
El la sango de mortigitoj kaj kaptitoj,
El la kapoj de la estroj de la malamikoj.

43. Gloru, ho gentoj, Lian popolon;

Ĉar Li venĝos pro la sango de Siaj sklavoj,
Kaj Li redonos venĝon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos
Sian teron kaj Sian popolon.

44. Kaj Moseo venis kaj eldiris ĉiujn vortojn de ĉi tiu kanto antaŭ la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun.

45. Kaj kiam Moseo finis la paroladon de ĉiuj ĉi tiuj vortoj antaŭ la tuta Izrael,

46. tiam li diris al ili:Enmetu en vian koron ĉiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaŭ, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

47. Ĉar ne malgrava afero ĝi estas por vi; sed ĝi estas via vivo, kaj per ĉi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.

48. Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante:

49. Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraŭ Jeriĥo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedaĵon;

50. kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektiĝu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektiĝis al sia popolo:

51. pro tio, ke vi pekis kontraŭ Mi inter la Izraelidoj ĉe la Akvo de Malpaco en Kadeŝ, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj.

52. Ĉar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.

  1. Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaŭ sia morto.
  2. Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; Ĉe Lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili.
  3. Vere Li amas la popolojn; Ĉiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaŭ Viaj piedoj, Por aŭskulti Viajn vortojn.
  4. Instruon transdonis al ni Moseo, Heredaĵon por la komunumo de Jakob.
  5. Kaj li fariĝis reĝo en Jeŝurun, Kiam kunvenis la ĉefoj de la popolo, Kune la triboj de Izrael.
  6. Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.
  7. Kaj ĉi tion pri Jehuda li diris: Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraŭ liaj malamikoj.
  8. Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis ĉe la Akvo de Malpaco;
  9. Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: Ĉar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;
  10. Ili instruu Viajn leĝojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaŭ Vian vizaĝon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.
  11. Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj leviĝas kontraŭ lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu releviĝi.
  12. Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo loĝos sendanĝere ĉe Li; Li protektas lin ĉiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.
  13. Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero,