30 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael, 31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el ŝtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni buĉis pacoferojn. 32 Kaj li skribis tie sur la ŝtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaŭ la Izraelidoj. 33 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejaĝuloj kaj oficistoj kaj liaj juĝistoj staris ĉe ambaŭ flankoj de la kesto, kontraŭ la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaŭ la indiĝenoj; duono staris kontraŭ la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraŭ la monto Ebal, kiel ordonis antaŭe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon. 34 Kaj poste li laŭte legis ĉiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al ĉio, kio estas skribita en la libro de la instruo. 35 El ĉio, kion ordonis Moseo, ne estis eĉ unu vorto, kiun ne antaŭlegis Josuo antaŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj antaŭ la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.
1 Kaj kiam aŭdis ĉiuj reĝoj, kiuj loĝis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraŭ Lebanon, la Ĥetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj, 2 ili kolektiĝis kune, por militi unuanime kontraŭ Josuo kaj kontraŭ Izrael. 3 Kaj la loĝantoj de Gibeon aŭdis, kion faris Josuo al Jeriĥo kaj al Aj, 4 kaj ili ankaŭ faris ruzaĵon:ili iris kaj provizis sin per manĝaĵoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn; 5 kaj ŝuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta. 6 Kaj ili iris al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael:El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon. 7 Kaj la Izraelidoj diris al la Ĥividoj:Eble vi loĝas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon? 8 Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas? 9 Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; ĉar ni aŭdis Lian gloron, kaj ĉion, kion Li faris en Egiptujo, 10 kaj ĉion, kion Li faris al la du reĝoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj al Og, reĝo de Baŝan, kiu loĝis en Aŝtarot. 11 Kaj diris al ni niaj plejaĝuloj kaj ĉiuj loĝantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn manĝaĵon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon. 12 Ĉi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis ĝin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen ĝi malfreŝiĝis kaj ŝimiĝis. 13 Kaj ĉi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendiĝis; kaj ĉi tiuj niaj vestoj kaj ŝuoj malnoviĝis pro la tre longa vojo. 14 Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis. 15 Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la ĉefoj de la komunumo ĵuris al ili. 16 Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekaŭdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj loĝas apude de ili. 17 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim. 18 Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, ĉar la estroj de la komunumo ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraŭ la estroj. 19 Kaj ĉiuj estroj diris al la tuta komunumo:Ni ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tuŝi ilin; 20 tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la ĵuro, kiun ni ĵuris al ili. 21 Kaj la estroj diris al ili:Ili vivu. Kaj ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj. 22 Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene:Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi loĝas apude de ni? 23 estu do nun malbenitaj:ne ĉesiĝu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj