Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/198

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

akvoportistoj por la domo de mia Dio. 24 Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaŭ vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon. 25 Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu. 26 Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraŭ la manoj de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj ne mortigis ilin. 27 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, ĝis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.

1 Kiam Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, aŭdis, ke Josuo prenis Ajon kaj ekstermis ĝin; ke kiel li agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo, tiel li agis kun Aj kaj kun ĝia reĝo; kaj ke la loĝantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili: 2 tiam ili tre ektimis; ĉar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la reĝaj urboj, kaj ĝi estis pli granda ol Aj, kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj estis homoj fortaj. 3 Kaj Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, sendis al Hoham, reĝo de Ĥebron, kaj al Piram, reĝo de Jarmut, kaj al Jafia, reĝo de Laĥiŝ, kaj al Debir, reĝo de Eglon, por diri: 4 Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke ĝi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj. 5 Kaj kuniĝis kaj iris la kvin reĝoj de la Amoridoj, la reĝo de Jerusalem, la reĝo de Ĥebron, la reĝo de Jarmut, la reĝo de Laĥiŝ, la reĝo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn ĉirkaŭ Gibeon kaj ekmilitis kontraŭ ĝi. 6 Tiam la loĝantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, por diri:Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, ĉar kolektiĝis kontraŭ ni ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝas sur la monto. 7 Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la tuta militistaro kun li, kaj ĉiuj militotaŭguloj. 8 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin; ĉar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaŭ vi. 9 Kaj Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal. 10 Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laŭ la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-Ĥoron, kaj batis ilin ĝis Azeka kaj ĝis Makeda. 11 Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet- Ĥoron, la Eternulo ĵetadis sur ilin grandajn ŝtonojn el la ĉielo, ĝis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la ŝtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo. 12 Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaŭ la ĉeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon. 13 Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris venĝon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la ĉielo, kaj ne rapidis subiri preskaŭ dum tuta tago. 14 Kaj nek antaŭe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la voĉon de homo; ĉar la Eternulo batalis por Izrael. 15 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron ĉe Gilgal. 16 Kaj forkuris tiuj kvin reĝoj kaj kaŝis sin en kaverno en Makeda. 17 Kaj oni sciigis al Josuo, dirante:Estas trovitaj la kvin reĝoj, kaŝitaj en kaverno en Makeda. 18 Tiam Josuo diris:Alrulu grandajn ŝtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu ĉe ĝi homojn, por gardi ĝin; 19 sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantaŭajn taĉmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; ĉar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn. 20 Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato ĝis preskaŭ plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn, 21 kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraŭ la Izraelidojn, 22 tiam Josuo diris:Malfermu la aperturon de la kaverno,