Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/199

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj elkonduku al mi tiujn kvin reĝojn el la kaverno. 23 Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin reĝojn el la kaverno:la reĝon de Jerusalem, la reĝon de Ĥebron, la reĝon de Jarmut, la reĝon de Laĥiŝ, la reĝon de Eglon. 24 Kaj kiam oni elkondukis tiujn reĝojn al Josuo, tiam Josuo alvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimiĝu, metu viajn piedojn sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn. 25 Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuraĝaj; ĉar tiel la Eternulo faros al ĉiuj viaj malamikoj, kontraŭ kiuj vi militas. 26 Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj ĝis la vespero. 27 Kaj post la subiro de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis ilin de la arboj, kaj ĵetis ilin en la kavernon, en kiu ili estis kaŝintaj sin; kaj oni almetis al la aperturo de la kaverno grandajn ŝtonojn, kiuj restis ĝis la nuna tago. 28 Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis ĝin per glavo, ankaŭ ĝian reĝon; kaj li ekstermis ilin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la reĝo de Makeda, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo. 29 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraŭ Libna. 30 Kaj la Eternulo transdonis ankaŭ ĝin kaj ĝian reĝon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis ĝin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis en ĝi neniun restanton. Kaj li agis kun ĝia reĝo, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo. 31 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Laĥiŝ, kaj starigis tendaron ĉirkaŭ ĝi, kaj militis kontraŭ ĝi. 32 Kaj la Eternulo transdonis Laĥiŝon en la manon de Izrael, kaj li prenis ĝin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis ĝin kaj ĉion vivantan en ĝi, simile al ĉio, kion li faris al Libna. 33 Tiam venis Horam, reĝo de Gezer, por alporti helpon al Laĥiŝ; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton. 34 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Laĥiŝ al Eglon, kaj starigis tendaron ĉirkaŭ ĝi, kaj militis kontraŭ ĝi. 35 Kaj ili prenis ĝin en tiu tago, kaj ekstermis ĝin per glavo, kaj ĉion vivantan en ĝi li ekstermis en tiu tago, simile al ĉio, kion li faris al Laĥiŝ. 36 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al Ĥebron, kaj militis kontraŭ ĝi. 37 Kaj ili prenis ĝin, kaj per glavo ekstermis ĝin kaj ĝian reĝon kaj ĉiujn ĝiajn urbojn kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton, simile al ĉio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis ĝin, kaj ĉion, kio vivis en ĝi. 38 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraŭ ĝi. 39 Kaj li prenis ĝin kaj ĝian reĝon kaj ĉiujn ĝiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al Ĥebron, tiel li faris al Debir kaj al ĝia reĝo, kaj kiel li faris al Libna kaj al ĝia reĝo. 40 Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj ĉiujn iliajn reĝojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis ĉion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael. 41 Kaj Josuo batis ilin de Kadeŝ-Barnea ĝis Gaza, kaj la tutan landon Goŝen, ĝis Gibeon. 42 Kaj ĉiujn tiujn reĝojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael. 43 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en Gilgalon.

1 Kiam tion aŭdis Jabin, reĝo de Ĥacor, li sendis al Jobab, reĝo de Madon, kaj al la reĝo de Ŝimron kaj al la reĝo de Aĥŝaf, 2 kaj al la reĝoj, kiuj loĝis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltaĵo, kaj en Nafot-Dor apud la maro, 3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj Ĥetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la Ĥividoj sub Ĥermon en la lando Micpa. 4 Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da ĉevaloj kaj ĉaroj. 5 Kaj