Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

patro de Anak (tio estas, la urbon Ĥebron), sur la monto de Jehuda, kaj ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi. 12 Kaj la kampon de la urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel propraĵon. 13 Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifuĝo por mortiginto Ĥebron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Libna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 14 kaj Jatir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Eŝtemoa kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 15 kaj Ĥolon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Debir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 16 kaj Ain kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Juta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Bet-Ŝemeŝ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:naŭ urbojn de tiuj du triboj. 17 Kaj de la tribo de Benjamen:Gibeon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Geba kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 18 Anatot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Almon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn. 19 La nombro de ĉiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj. 20 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim. 21 Kaj oni donis al ili la rifuĝurbon por mortiginto Ŝeĥem kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 22 kaj Kibcaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Bet-Ĥoron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn. 23 Kaj de la tribo de Dan:Elteke kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gibeton kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 24 Ajalon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn. 25 Kaj de la duontribo de Manase:Taanaĥ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:du urbojn. 26 La nombro de ĉiuj urboj kun iliaj ĉirkaŭaĵoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek. 27 Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:du urbojn. 28 Kaj de la tribo de Isaĥar:Kiŝjon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Dabrat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 29 Jarmut kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, En-Ganim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn. 30 Kaj de la tribo de Aŝer:Miŝal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Abdon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 31 Ĥelkat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Reĥob kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn. 32 Kaj de la tribo de Naftali:la rifuĝurbon por mortiginto Kedeŝ en Galileo kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Ĥamot-Dor kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Kartan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:tri urbojn. 33 La nombro de ĉiuj urboj de la Gerŝonidoj, laŭ iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj. 34 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Karta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 35 Dimna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Nahalal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn. 36 Kaj de la tribo de Ruben:Becer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Jahac kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 37 Kedemot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Mefaat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn. 38 Kaj de la tribo de Gad:la rifuĝurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Maĥanaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 39 Ĥeŝbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Jazer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kune kvar urbojn. 40 La nombro de ĉiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laŭ iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du. 41 La nombro de ĉiuj urboj de la Levidoj meze de la posedaĵoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj. 42 Tiuj urboj estis ĉiu urbo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; tiel estis kun ĉiuj tiuj urboj. 43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li ĵuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi. 44 Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe, konforme al ĉio, kion Li ĵuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el ĉiuj iliaj malamikoj rezistis antaŭ ili; ĉiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn. 45 Ne mankis eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.

1 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase; 2 kaj li diris al ili:Vi plenumis ĉion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian voĉon en ĉio, kion mi ordonis