Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/209

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al vi. 3 Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo ĝis nun, kaj vi plenumis la deciditaĵon laŭ la ordono de la Eternulo, via Dio. 4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedaĵo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan. 5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo. 6 Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj. 7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedaĵon en Baŝan, kaj al la dua duono Josuo donis posedaĵon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin. 8 Kaj li diris al ili jene:Kun granda riĉaĵo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun arĝento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj. 9 Kaj turniĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el Ŝilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedaĵo, kiun ili ekposedis laŭ la ordono de la Eternulo per Moseo. 10 Kaj ili venis en la distriktojn ĉe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron ĉe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan. 11 Kaj aŭdis la Izraelidoj:Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj. 12 Kaj kiam la Izraelidoj tion aŭdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, por iri kontraŭ ilin milite. 13 Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, 14 kaj kun li dek ĉefojn, po unu ĉefo el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael; kaj ĉiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael. 15 Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante: 16 Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas ĉi tiu krimo, kiun vi faris kontraŭ la Dio de Izrael, forturniĝinte hodiaŭ de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaŭ kontraŭ la Eternulo? 17 Ĉu ne sufiĉas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne puriĝis ĝis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael? 18 Kaj vi forturniĝas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaŭ vi ribelas kontraŭ la Eternulo, kaj morgaŭ Li koleros kontraŭ la tuta komunumo de Izrael. 19 Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio. 20 Jen, Aĥan, filo de Zeraĥ, faris krimon koncerne la anatemitaĵon, kaj la kolero estis kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo. 21 Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael: 22 Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aŭ por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaŭ. 23 Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aŭ ke ni alportu sur ĝi bruloferon kaj farunoferon, aŭ ke ni faru sur ĝi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu. 24 Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaŭ ne diru viaj filoj al niaj filoj:Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael? 25 kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon. 26 Tial ni diris:Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj, 27 sed nur por ke ĝi estu atesto