Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaŭ Li per niaj bruloferoj kaj per niaj buĉoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaŭ al niaj filoj:Vi ne havas parton en la Eternulo. 28 Kaj ni pensis:Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros:Vidu la similaĵon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por buĉofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi. 29 Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraŭ la Eternulo kaj defali hodiaŭ de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por buĉofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaŭ Lia tabernaklo. 30 Kaj la pastro Pineĥas, kaj la ĉefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, aŭdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio plaĉis al ili. 31 Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj:Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, ĉar vi ne faris kontraŭ la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraŭ la mano de la Eternulo. 32 Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, kaj la ĉefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon. 33 Kaj tio plaĉis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraŭ ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu loĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj. 34 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro:ke ĝi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.

1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon. 2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejaĝulojn kaj ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljuniĝis, mi atingis profundan aĝon. 3 Kaj vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo, via Dio, al ĉiuj tiuj popoloj antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi. 4 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedaĵon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj ĉiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, ĝis la Granda Maro, kie subiras la suno. 5 Kaj la Eternulo, via Dio, forpuŝos ilin de antaŭ vi kaj forpelos ilin de antaŭ vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio. 6 Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu ĉion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forkliniĝante de ĝi dekstren nek maldekstren, 7 ne komunikiĝante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne ĵuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin; 8 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikiĝu, kiel vi faris ĝis la nuna tago. 9 Kaj la Eternulo forpelis de antaŭ vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaŭ vi ĝis la nuna tago. 10 Unu el vi forpelas milon; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi. 11 Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion. 12 Ĉar se vi forkliniĝos, kaj aliĝos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparenciĝos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi: 13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio. 14 Nun mi ekiras hodiaŭ la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ unu vorto. 15 Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio. 16 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraŭ vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.