Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj ĝi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion. 28 Kaj Josuo forliberigis la popolon, ĉiun al lia posedaĵo. 29 Post tiu okazintaĵo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la aĝon de cent dek jaroj. 30 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Seraĥ, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ. 31 Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis ĉiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael. 32 Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en Ŝeĥem, sur la kampoparto, kiun Jakob aĉetis de la filoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, pro cent kesitoj, kaj kiu fariĝis posedaĵo de la filoj de Jozef. 33 Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pineĥas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.


JUĜISTOJ


1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antaŭe devas iri kontraŭ la Kanaanidojn, por militi kontraŭ ili? 2 Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn. 3 Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraŭ la Kanaanidoj; kaj mi ankaŭ iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li. 4 Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn. 5 Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraŭ li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn. 6 Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj. 7 Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie. 8 Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis. 9 Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraŭ la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltaĵo. 10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon. 11 Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer). 12 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon. 13 Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon. 14 Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno; kaj Kaleb diris al ŝi:Kio estas al vi? 15 Kaj ŝi diris al li:Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn. 16 Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo. 17 Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma. 18 Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun ĝiaj limoj kaj Aŝkelon kun ĝiaj limoj kaj Ekron kun ĝiaj limoj. 19 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la