Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/213

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

monton. Sed li ne povis forpeli la loĝantojn de la valo, ĉar ili havis ferajn ĉarojn. 20 Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak. 21 Sed la Jebusidojn, kiuj loĝis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj loĝis kun la Benjamenidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago. 22 Kaj iris ankaŭ la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili. 23 Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antaŭe estis Luz). 24 Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon. 25 Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis. 26 Kaj la viro iris en la landon de la Ĥetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al ĝi la nomon Luz; tia estas ĝia nomo ĝis la nuna tago. 27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Ŝean kun ĝiaj urbetoj kaj Taanaĥ kun ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantojn de Dor kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Jibleam kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Megido kaj de ĝiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue loĝis en tiu lando. 28 Kiam Izrael fortiĝis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin. 29 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li en Gezer. 30 Zebulun ne forpelis la loĝantojn de Kitron, nek la loĝantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li, kaj fariĝis tributuloj. 31 Aŝer ne forpelis la loĝantojn de Ako, nek la loĝantojn de Cidon, nek de Aĥlab, nek de Aĥzib, nek de Ĥelba, nek de Afek, nek de Reĥob. 32 Kaj la Aŝeridoj loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; ĉar ili ne forpelis ilin. 33 Naftali ne forpelis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ, nek la loĝantojn de Bet-Anat; kaj li loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ kaj de Bet-Anat fariĝis liaj tributuloj. 34 Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon. 35 Kaj la Amoridoj plue loĝis sur la monto Ĥeres, en Ajalon kaj en Ŝaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili fariĝis tributuloj. 36 Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie leviĝas Akrabim, de Sela pli alten.

1 Kaj venis anĝelo de la Eternulo el Gilgal al Boĥim, kaj diris:Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al viaj patroj, kaj Mi diris:Mi neniam rompos Mian interligon kun vi; 2 sed vi ne faru interligon kun la loĝantoj de ĉi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian voĉon; kial vi tion faris? 3 Tial Mi diras:Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo. 4 Kaj kiam la anĝelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, la popolo levis sian voĉon kaj ploris. 5 Kaj ili donis al tiu loko la nomon Boĥim. Kaj ili tie buĉis oferojn al la Eternulo. 6 Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris ĉiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon. 7 Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael. 8 Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la aĝo de cent dek jaroj. 9 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Ĥeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ. 10 Kaj ankaŭ tiu tuta generacio alkolektiĝis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael. 11 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj. 12 Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon. 13 Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar. 14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rab-