Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/216

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al ŝi en la tendon, kaj ŝi kovris lin per litkovrilo. 19 Kaj li diris al ŝi:Donu al mi por trinki iom da akvo, ĉar mi soifas. Kaj ŝi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin. 20 Kaj li diris al ŝi:Staru ĉe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:Ĉu iu estas ĉi tie? tiam diru, ke neniu estas. 21 Kaj Jael, edzino de Ĥeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallaŭte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke ĝi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis. 22 Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li:Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi serĉas. Kaj li venis al ŝi, kaj li vidis, ke Sisera kuŝas malviva kaj najlo estas en lia tempio. 23 Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj. 24 Kaj la mano de la Izraelidoj ĉiam pli fortiĝis super Jabin, reĝo de Kanaan, ĝis ili ekstermis Jabinon, reĝon de Kanaan.

1 Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago, jene: 2 Ĉar la ĉefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon. 3 Aŭskultu, ho reĝoj; atentu, ho princoj: Mi al la Eternulo, mi kantas; Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael. 4 Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la ĉielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon. 5 La montoj fluis antaŭ la Eternulo, Tiu Sinaj antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael. 6 En la tempo de Ŝamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laŭ flankaj vojetoj. 7 Forestis juĝistoj en Izrael, forestis, Ĝis stariĝis mi, Debora, Ĝis stariĝis mi, patrino en Izrael. 8 Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaŭ la pordego. Ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon Ĉe la kvardek miloj de Izrael? 9 Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon. 10 Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapiŝoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu! 11 Inter la kantoj de la pafarkistoj ĉe la akvoĉerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo. 12 Vekiĝu, vekiĝu, Debora, Vekiĝu, vekiĝu, kantu kanton; Leviĝu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam! 13 Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo; La Eternulo eliris kun mi inter la herooj. 14 De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Maĥir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono. 15 Kaj princoj el Isaĥar estis kun Debora, Kaj Isaĥar, kiel Barak, kuris en la valon. Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj. 16 Kial vi sidas inter la baraĵoj, Aŭskultante la fajfadon ĉe la brutaroj? Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj. 17 Gilead restis transe de Jordan; Kaj kial Dan sidas sur la ŝipoj? Aŝer sidas sur la bordo de la maro, Kaj loĝas ĉe siaj golfoj. 18 Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altaĵoj de la kampo.