Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/217

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

19 Venis reĝoj, ili batalis; Tiam batalis reĝoj de Kanaan En Taanaĥ, ĉe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono. 20 El la ĉielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraŭ Sisera. 21 La torento Kiŝon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kiŝon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn. 22 Tiam frapis la hufoj de ĉevaloj Pro la rapidega forkurado de fortuloj. 23 Malbenu la urbon Meroz, diris anĝelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu ĝiajn loĝantojn; Ĉar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj. 24 Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido Ĥeber, Inter la virinoj en la tendo ŝi estu benita. 25 Akvon li petis, lakton ŝi donis; En belega kaliko ŝi alportis buteron. 26 Ŝi etendis sian manon al najlo Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj; Kaj ŝi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon, Kaj frakasis kaj traboris lian tempion. 27 Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis kaj ekkuŝis; Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis; Kie li kliniĝis, tie li falis pereinta. 28 Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia ĉaro? Kial malfruiĝas la radoj de liaj kaleŝoj? 29 La saĝaj el ŝiaj sinjorinoj respondas al ŝi, Kaj ŝi mem al si respondas: 30 Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aŭ po du knabinoj por ĉiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambaŭflanke broditajn por la kolo. 31 Tiel pereu ĉiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.

1 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la daŭro de sep jaroj. 2 Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraŭ la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikaĵojn. 3 Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin, 4 kaj stariĝadis tendare kontraŭ ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco ĝis Gaza, kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la Izraelidoj, nek ŝafon, nek bovon, nek azenon. 5 Ĉar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin. 6 Kaj Izrael tre mizeriĝis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. 7 Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan, 8 tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj ĉi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco, 9 kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de ĉiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon; 10 kaj Mi diris al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed vi ne obeis Mian voĉon. 11 Kaj venis anĝelo de la Eternulo, kaj sidiĝis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joaŝ la Abiezrido; lia filo Gideon estis draŝanta tritikon en vinpremejo, por kaŝi antaŭ la Midjanidoj. 12 Kaj aperis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj diris al li:La Eternulo estas kun vi, brava heroo! 13 Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin ĉio ĉi tio? kaj kie estas ĉiuj Liaj mirakloj, pri