Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

min malĝojigis! mi malfermis mian buŝon antaŭ la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron. 36 Kaj ŝi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian buŝon antaŭ la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via buŝo, post kiam la Eternulo faris al vi venĝon kontraŭ viaj malamikoj, kontraŭ la Amonidoj. 37 Kaj ŝi diris al sia patro:Faru por mi jenon:lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj. 38 Kaj li diris:Iru; kaj li forsendis ŝin por du monatoj. Kaj ŝi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj. 39 Kaj kiam pasis la du monatoj, ŝi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur ŝi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj ŝi ne ekkonis viron. Kaj fariĝis moro en Izrael, 40 ke ĉiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftaĥ, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.

1 Kaj kolektiĝis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftaĥ:Kial vi iris militi kontraŭ la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro. 2 Kaj Jiftaĥ diris al ili:Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano. 3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraŭ la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaŭ al mi, por malpaci kontraŭ mi? 4 Kaj Jiftaĥ kolektis ĉiujn loĝantojn de Gilead kaj batalis kontraŭ la Efraimidoj. Kaj la loĝantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; ĉar ĉi tiuj diris:Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase. 5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris:Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li:Ĉu vi estas Efraimido? Se li diris:Ne, 6 tiam ili diris al li:Diru:Ŝibolet; li diris:Sibolet, ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil. 7 Kaj Jiftaĥ estis juĝisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis Jiftaĥ, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de Gilead. 8 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Ibcan el Bet-Leĥem. 9 Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum sep jaroj. 10 Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Leĥem. 11 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dek jaroj. 12 Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun. 13 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Abdon, filo de Hilel, Piratonano. 14 Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum ok jaroj. 15 Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.

1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj por kvardek jaroj. 2 Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoaĥ; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis. 3 Kaj aperis anĝelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al ŝi:Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravediĝos kaj naskos filon. 4 Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; 5 ĉar jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filiŝtoj. 6 Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene:Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi. 7 Kaj li diris al mi:Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro ĝis la tago de lia morto. 8 Tiam