Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/226

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris:Mi petas Vin, ho mia Sinjoro:la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo. 9 Kaj Dio aŭskultis la voĉon de Manoaĥ; kaj la anĝelo de Dio venis denove al la virino, kiam ŝi estis sur la kampo; kaj Manoaĥ, ŝia edzo, ne estis kun ŝi. 10 La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li:Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago. 11 Kaj Manoaĥ leviĝis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li:Ĉu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris:Mi. 12 Kaj Manoaĥ diris:Se viaj vortoj plenumiĝos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj? 13 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ:Kontraŭ ĉio, pri kio mi parolis al la virino, ŝi sin gardu; 14 nenion el tio, kio devenas el vinberbranĉo, ŝi manĝu, vinon aŭ ebriigaĵon ŝi ne trinku, kaj nenion malpuran ŝi manĝu; ĉion, kion mi ordonis al ŝi, ŝi plenumu. 15 Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo:Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon. 16 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ:Kvankam vi retenos min, mi tamen ne manĝos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru ĝin al la Eternulo. Ĉar Manoaĥ ne sciis, ke tio estas anĝelo de la Eternulo. 17 Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo:Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumiĝos via vorto. 18 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al li:Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi estas neordinara. 19 Kaj Manoaĥ prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis: 20 kiam la flamo leviĝis de la altaro al la ĉielo, tiam la anĝelo de la Eternulo leviĝis en la flamo de la altaro. Kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis, kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere. 21 Kaj la anĝelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam Manoaĥ konvinkiĝis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo. 22 Kaj Manoaĥ diris al sia edzino:Ni certe mortos, ĉar ni vidis Dion. 23 Sed lia edzino diris al li:Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni ĉion tion, kaj nun Li ne aŭdigus al ni tion, kion Li aŭdigis. 24 Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon Ŝimŝon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis. 25 Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.

1 Ŝimŝon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj. 2 Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris:Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj; nun prenu ŝin al mi kiel edzinon. 3 Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li:Ĉu ne troviĝas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filiŝtoj? Sed Ŝimŝon diris al sia patro:Ŝin prenu por mi, ĉar ŝi plaĉas al mi. 4 Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, ĉar Li serĉis pretekston kontraŭ la Filiŝtoj; en tiu tempo la Filiŝtoj regis super Izrael. 5 Kaj Ŝimŝon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinberĝardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li. 6 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li disŝiris lin, kiel oni disŝiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris. 7 Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj ŝi plaĉis al Ŝimŝon. 8 Post kelka tempo li iris denove, por preni ŝin, kaj li devojiĝis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaŭ mielo. 9 Kaj li prenis ĝin en siajn manojn kaj iris, manĝante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili manĝis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon. 10 Kaj lia patro venis al la virino, kaj Ŝimŝon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj. 11 Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li. 12 Kaj Ŝimŝon diris al ili:Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos