Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/228

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn. 17 Kiam li finis paroli, li forĵetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Leĥi. 18 Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj! 19 Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Leĥi, kaj eliris el ĝi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li reviviĝis. Tial ĝi ricevis la nomon ĝis la nuna tago:Fonto de la Vokanto en Leĥi. 20 Kaj li estis juĝisto de Izrael en la tempo de la Filiŝtoj dum dudek jaroj.

1 Ŝimŝon iris en Gazan kaj vidis tie malĉastulinon kaj eniris al ŝi. 2 Al la Gazaanoj oni diris:Ŝimŝon venis ĉi tien; kaj ili ĉirkaŭis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto ĉe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante:Antaŭ la mateniĝo ni lin mortigos. 3 Ŝimŝon kuŝis ĝis noktomezo; je noktomezo li leviĝis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn ŝultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaŭ Ĥebron. 4 Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; ŝia nomo estis Delila. 5 Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj, kaj diris al ŝi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi ĉiu po mil kaj cent arĝentaj moneroj. 6 Kaj Delila diris al Ŝimŝon:Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin. 7 Kaj Ŝimŝon diris al ŝi:Se oni ligos min per sep freŝaj ne sekiĝintaj ŝnuroj, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj. 8 Tiam la estroj de la Filiŝtoj alportis al ŝi sep freŝajn ne sekiĝintajn ŝnurojn, kaj ŝi ligis lin per ili. 9 Kaj dum la embuskuloj sidis ĉe ŝi en alia ĉambro, ŝi diris al li:Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Tiam li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo, kiam fajro ĝin bruldifektis. Kaj oni ne sciiĝis pri lia forto. 10 Kaj Delila diris al Ŝimŝon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi. 11 Kaj li diris al ŝi:Se oni min ligos per novaj ŝnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj. 12 Tiam Delila prenis novajn ŝnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li:Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Dume la embuskuloj sidis en alia ĉambro. Kaj li deŝiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon. 13 Kaj Delila diris al Ŝimŝon:Ĝis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al ŝi:Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun ŝpinaĵo. 14 Kaj ŝi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li:Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Kaj li vekiĝis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la ŝpinaĵo. 15 Tiam ŝi diris al li:Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto. 16 Kaj ĉar ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis. 17 Kaj li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, kaj diris al ŝi:Tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj. 18 Kiam Delila vidis, ke li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, ŝi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filiŝtoj, dirante:Venu ĉi tiun fojon, ĉar li malkaŝis al mi sian tutan koron. Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj kaj alportis la arĝenton en siaj manoj. 19 Kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj ŝi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis. 20 Kaj ŝi diris:Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Li vekiĝis de sia dormo, kaj diris:Mi eliros, kiel ĉiufoje, kaj mi vigliĝos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin. 21 Kaj la Filiŝtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj ĉenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo. 22 Dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo.