Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/229

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

23 La estroj de la Filiŝtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon Ŝimŝon. 24 Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni. 25 Kiam ilia koro gajiĝis, ili diris:Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj. 26 Kaj Ŝimŝon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano:Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili. 27 Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis ĉiuj estroj de la Filiŝtoj; kaj sur la tegmento estis ĉirkaŭ tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de Ŝimŝon. 28 Kaj Ŝimŝon vokis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj. 29 Kaj Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano. 30 Kaj Ŝimŝon diris:Mortu mia animo kune kun la Filiŝtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en ĝi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis ĉe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo. 31 Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Eŝtaol, en la tombo de lia patro Manoaĥ. Li estis juĝisto de Izrael dum dudek jaroj.

1 Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Miĥa. 2 Li diris al sia patrino:La mil kaj cent arĝentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaŭ miaj oreloj, jen la arĝento estas ĉe mi; mi prenis ĝin. Kaj lia patrino diris:Mia filo estu benata de la Eternulo. 3 Kaj li redonis la mil kaj cent arĝentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris:Mi dediĉis la arĝenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas ĝin al vi. 4 Sed li redonis la arĝenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent arĝentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Miĥa. 5 Tiu homo Miĥa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro. 6 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li. 7 Estis junulo el Bet-Leĥem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj loĝis tie. 8 Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa. 9 Kaj Miĥa diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:Mi estas Levido el Bet-Leĥem de Jehuda, kaj mi iras, por ekloĝi tie, kie mi trovos oportune. 10 Tiam Miĥa diris al li:Restu ĉe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek arĝentaj moneroj ĉiujare kaj necesajn vestojn kaj manĝaĵon. Kaj la Levido iris. 11 Kaj la Levido konsentis resti ĉe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj. 12 Kaj Miĥa konsekris la Levidon, kaj la junulo fariĝis por li pastro kaj loĝis en la domo de Miĥa. 13 Kaj Miĥa diris:Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, ĉar Levido fariĝis por mi pastro.

1 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan serĉis por si posedaĵon, por ekloĝi, ĉar ĝis tiu tempo ili ne ricevis posedaĵon inter la triboj de Izrael. 2 Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Eŝtaol, por rigardi la landon kaj esplori ĝin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa kaj tranoktis tie. 3 Kiam ili estis kun la domanoj de Miĥa, ili rekonis la voĉon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li:Kiu venigis vin ĉi tien? kaj kion vi faras ĉi tie? kaj kion vi bezonas ĉi tie? 4 Kaj li diris al ili: