Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/253

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

17 Kaj Jiŝaj diris al sia filo David:Prenu por viaj fratoj ĉi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj ĉi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj; 18 kaj ĉi tiujn dek fromaĝojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision. 19 Kaj Saul kaj ili kaj ĉiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraŭ la Filiŝtoj. 20 Kaj David leviĝis frue matene, lasis la ŝafojn al la gardisto, prenis la portotaĵon kaj iris, kiel ordonis al li Jiŝaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin aranĝi kaj oni trumpetis por batalo. 21 Kaj aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto. 22 David lasis la vazojn, kiujn li portis, ĉe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj. 23 Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filiŝto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filiŝtoj kaj komencis paroli kiel antaŭe; kaj David tion aŭdis. 24 Kaj ĉiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis. 25 Kaj la Izraelidoj diris:Ĉu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la reĝo riĉigos per granda riĉeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael. 26 Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filiŝton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? ĉar kiu estas tiu necirkumcidita Filiŝto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio? 27 Kaj la popolo diris al li kiel antaŭe:Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin. 28 Kiam lia plej maljuna frato Eliab aŭdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraŭ David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan ŝafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon. 29 Tiam David diris:Kion do mi nun faris? ĉu mi venis sen bezono? 30 Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antaŭe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon. 31 Kiam oni aŭdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj ĉi tiu venigis lin. 32 Kaj David diris al Saul:Neniu perdu la kuraĝon pro li:via sklavo iros kaj batalos kontraŭ tiu Filiŝto. 33 Sed Saul diris al David:Vi ne povas iri kontraŭ tiun Filiŝton, por batali kontraŭ li; ĉar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj. 34 Tiam David diris al Saul:Via sklavo estis ĉe sia patro paŝtanto de ŝafoj; kaj venadis leono aŭ urso kaj forportadis ŝafon el la ŝafaro; 35 tiam mi kuradis post tiu, batadis ĝin, kaj savadis el ĝia buŝo; se ĝi stariĝis kontraŭ mi, mi kaptis ĝin je la makzelo, batis kaj mortigis ĝin. 36 Kiel la leonon, tiel ankaŭ la urson via sklavo venkobatis; ankaŭ kun ĉi tiu necirkumcidita Filiŝto estos la sama afero, kiel kun ĉiu el tiuj, ĉar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio. 37 Kaj David diris:La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Tiam Saul diris al David:Iru, kaj la Eternulo estu kun vi. 38 Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso. 39 Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne kutimis; sed David diris al Saul:Mi ne povas iri en ĉi tio, ĉar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si. 40 Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento, kaj metis ilin en la paŝtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la ĵetilo en la mano li iris al la Filiŝto. 41 Kaj la Filiŝto eliris kaj komencis alproksimiĝi al David, kaj lia ŝildoportisto iris antaŭ li. 42 Kiam la Filiŝto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo, ruĝvanga kaj belaspekta. 43 Kaj la Filiŝto diris al David:Ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filiŝto malbenis Davidon per siaj dioj. 44 Kaj la Filiŝto diris al David:Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la kampo. 45 Sed David diris al la Filiŝto:Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi