Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/254

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

46 Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion. 47 Kaj ekscios ĉi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, ĉar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn. 48 Kaj kiam la Filiŝto leviĝis kaj ekiris, por alproksimiĝi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraŭ la Filiŝton. 49 Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie ŝtonon, ĵetis per la ĵetilo kaj trafis la Filiŝton en lian frunton, kaj la ŝtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizaĝo sur la teron. 50 Tiamaniere David venkis la Filiŝton per la ĵetilo kaj per la ŝtono, kaj batis la Filiŝton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David. 51 David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per ĝi lian kapon. Kiam la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris. 52 Tiam leviĝis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filiŝtojn ĝis la eniro en la valon kaj ĝis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filiŝtoj sur la vojo al Ŝaaraim, ĝis Gat kaj ĝis Ekron. 53 Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filiŝtoj kaj disrabis ilian tendaron. 54 Kaj David prenis la kapon de la Filiŝto, kaj alportis ĝin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon. 55 Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton, li diris al Abner, la militestro:Kies filo estas ĉi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis:Mi ĵuras per via animo, ho reĝo, ke mi ne scias. 56 Kaj la reĝo diris:Demandu, kies filo estas ĉi tiu junulo. 57 Kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaŭ Saulon, kaj la kapo de la Filiŝto estis en lia mano. 58 Kaj Saul diris al li:Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis:Filo de via sklavo Jiŝaj, la Bet-Leĥemano.

1 Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon. 2 Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro. 3 Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon. 4 Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon. 5 Kaj David iradis ĉien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio plaĉis al la tuta popolo kaj ankaŭ al la servantoj de Saul. 6 Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, eliris la virinoj el ĉiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la reĝo Saul, kun tamburinoj, ĝojkrioj, kaj cimbaloj. 7 Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn. 8 Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne plaĉis al li, kaj li diris:Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco. 9 De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon. 10 En la morgaŭa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel ĉiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco. 11 Kaj Saul ĵetis la lancon, kaj pensis:Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn. 12 Tiam Saul ektimis Davidon, ĉar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis. 13 Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro, kaj li iradis kaj venadis antaŭ la popolo. 14 Kaj David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li. 15 Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin. 16 Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaŭ ili. 17 Kaj Saul diris al David:Jen estas mia pliaĝa filino Merab, mi