Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/255

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

donos ŝin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuraĝa kaj konduku la militojn de la Eternulo. Ĉar Saul pensis:Mia mano lin ne tuŝu, sed li pereu de la manoj de la Filiŝtoj. 18 Sed David diris al Saul:Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi fariĝu bofilo de la reĝo? 19 Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, ŝi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Meĥolatano. 20 Dume Miĥal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero plaĉis al li. 21 Kaj Saul pensis:Mi donos ŝin al li, por ke ŝi fariĝu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filiŝtoj. Kaj Saul diris al David:Per la dua filino fariĝu nun mia bofilo. 22 Kaj Saul ordonis al siaj servantoj:Parolu al David sekrete, kaj diru:Jen la reĝo vin favoras, kaj ĉiuj liaj servantoj vin amas; boparenciĝu do nun kun la reĝo. 23 Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris:Ĉu vi opinias, ke estas afero facila boparenciĝi kun la reĝo? mi estas ja homo malriĉa kaj ne eminenta. 24 Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante:Tiajn vortojn diris David. 25 Tiam Saul diris:Tiamaniere diru al David:La reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent prepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la malamikoj de la reĝo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj. 26 Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David plaĉis la afero, ke li boparenciĝos kun la reĝo. Kaj antaŭ ol venis la destinita tempo, 27 David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la reĝo, por boparenciĝi kun la reĝo. Kaj Saul donis al li sian filinon Miĥal kiel edzinon. 28 Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Miĥal, la filino de Saul, lin amas. 29 Tiam Saul ankoraŭ pli ektimis Davidon, kaj Saul fariĝis malamiko de David por ĉiam. 30 La estroj de la Filiŝtoj eliradis, kaj ĉiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo fariĝis tre glora.

1 Saul diris al sia filo Jonatan kaj al ĉiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon. 2 Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante:Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaŭ matene:iru en sekretan lokon kaj kaŝu vin. 3 Kaj mi eliros kaj stariĝos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi. 4 Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li:La reĝo ne peku kontraŭ sia sklavo David, ĉar li ne pekis kontraŭ vi kaj ĉar liaj agoj estas tre bonaj por vi; 5 li riskis sian vivon kaj mortigis la Filiŝton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi ĝojis; kial do vi volas peki kontraŭ senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkaŭze? 6 Kaj Saul aŭskultis la voĉon de Jonatan, kaj Saul ĵuris:Mi ĵuras per la Eternulo, li ne mortos. 7 Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li ĉion ĉi tion; kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaŭ ĉi tiu kiel antaŭe. 8 Komenciĝis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li. 9 Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano. 10 Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikiĝis en la muron, kaj David forkuris kaj saviĝis en tiu nokto. 11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraŭ li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Miĥal jene:Se vi ne savos vian animon en ĉi tiu nokto, vi morgaŭ estos mortigita. 12 Kaj Miĥal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj saviĝis. 13 Poste Miĥal prenis doman dion, metis ĝin sur la liton, ĉirkaŭ ĝian kapon ŝi metis tapiŝon el kapra felo, kaj kovris ĝin per vesto. 14 Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, ŝi diris:Li estas malsana. 15 Saul