Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin. 16 La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj ĉirkaŭ ĝia kapo estas tapiŝo el kapra felo. 17 Kaj Saul diris al Miĥal:Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li saviĝu? Kaj Miĥal diris al Saul:Li diris al mi:Foririgu min, ĉar alie mi vin mortigos. 18 Dume David forkuris kaj saviĝis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li ĉion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot. 19 Kaj oni raportis al Saul, dirante:Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama. 20 Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaŭ ekprofetis. 21 Kiam oni tion raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaŭ ili ekprofetis. Kaj Saul plue sendis triajn senditojn, sed ankaŭ ili ekprofetis. 22 Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Seĥu, kaj demandis:Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis:En Najot, en la regiono de Rama. 23 Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaŭ sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris ĉiam profetante, ĝis li venis en Najoton en la Rama regiono. 24 Kaj li ankaŭ demetis siajn vestojn, kaj li ankaŭ profetis antaŭ Samuel, kaj li kuŝis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras:Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?

1 Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan:Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaŭ via patro, ke li volas forpreni mian animon? 2 Sed tiu diris al li:Tio certe ne fariĝos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aŭ malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kaŝus antaŭ mi ĉi tiun aferon? tio ne fariĝos. 3 Tiam David plue ĵuris kaj diris:Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si:Jonatan ne devas scii ĉi tion, por ke li ne afliktiĝu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu paŝo. 4 Kaj Jonatan diris al David:Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi. 5 Tiam David diris al Jonatan:Jen morgaŭ estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la reĝo ĉe la tagmanĝo; permesu, ke mi foriru kaj kaŝu min sur la kampo ĝis vespero de la tria tago. 6 Se via patro demandos pri mi, tiam diru:David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Leĥem, ĉar tie estas ĉiujara oferado de la tuta familio. 7 Se li diros:Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li. 8 Faru do favorkoraĵon al via sklavo, ĉar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaŭ la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro? 9 Sed Jonatan diris:Neniam tio fariĝu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraŭ vi, kaj mi ne sciigus tion al vi. 10 Kaj David diris al Jonatan:Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan? 11 Jonatan diris al David:Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaŭ eliris sur la kampon. 12 Tiam Jonatan diris al David:La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron ĝis postmorgaŭ, kaj konvinkiĝos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkaŝos al viaj oreloj- 13 tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro plaĉos io malbona kontraŭ vi, tion mi ankaŭ malkaŝos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro. 14 Kaj se mi ankoraŭ vivos, ĉu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu? 15 Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, eĉ ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos ĉiujn malamikojn de David de sur la tero. 16 Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David. 17 Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel