Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sian animon. 18 Kaj Jonatan diris al li:Morgaŭ estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, ĉar oni rimarkos vian sidlokon. 19 En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kaŝis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la ŝtono Ezel. 20 Kaj mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo. 21 Kaj poste mi sendos junulon, dirante:Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo:Jen la sagoj estas antaŭ vi, prenu ilin kaj venu-tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo. 22 Sed se mi tiel diros al la junulo:Jen la sagoj estas post vi malproksime-tiam foriru, ĉar la Eternulo vin forsendas. 23 Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por ĉiam. 24 Tiam David kaŝis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la monatkomenco, la reĝo sidiĝis al tagmanĝo; 25 kaj kiam la reĝo sidiĝis sur sia loko, kiel ĉiufoje, sur la sidloko apud la muro, Jonatan leviĝis, kaj Abner sidiĝis apud Saul, kaj la loko de David restis neokupita. 26 Sed Saul diris nenion en tiu tago, ĉar li pensis:Io okazis al li, verŝajne li estas malpura, li ne puriĝis. 27 Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan:Kial la filo de Jiŝaj ne venis hieraŭ nek hodiaŭ al la tagmanĝo? 28 Kaj Jonatan respondis al Saul:David forte petis min, ke li iru Bet- Leĥemon, 29 kaj li diris:Forliberigu min, ĉar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la reĝo. 30 Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraŭ Jonatan, kaj li diris al li:Ho, filo de obstina virino! ĉu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jiŝaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino? 31 Ĉar tiel longe, kiel la filo de Jiŝaj vivos sur la tero, ne fortikiĝos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, ĉar li meritas la morton. 32 Sed Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li:Pro kio oni mortigu lin? kion li faris? 33 Tiam Saul ĵetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke ĉe lia patro ĝi estas afero decidita, mortigi Davidon. 34 Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de ĉe la tablo; kaj li nenion manĝis en tiu dua tago de la monatkomenco; ĉar li malĝojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin. 35 En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li. 36 Kaj li diris al sia knabo:Kuru, trovu la sagojn, kiujn mi pafas. La knabo kuris, kaj li pafĵetis la sagon malproksime trans lin. 37 Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafĵetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante:La sago kuŝas ja post vi malproksime. 38 Kaj Jonatan kriis al la knabo:Tuj, rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj venis al sia sinjoro. 39 Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon. 40 Jonatan fordonis siajn armilojn al la knabo, kiu estis ĉe li, kaj diris al li:Iru, portu en la urbon. 41 Kiam la knabo foriris, David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli. 42 Kaj Jonatan diris al David:Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de la Eternulo, dirante:La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.

1 Kaj David venis en Nobon al la pastro Aĥimeleĥ, kaj Aĥimeleĥ time eliris renkonte al David, kaj diris al li:Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi? 2 Kaj David respondis al la pastro Aĥimeleĥ:La reĝo ion komisiis al mi, kaj diris al mi:Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian. 3 Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aŭ tion, kio troviĝos. 4 Kaj la pastro respondis al David kaj diris:Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj. 5 Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li:Virinoj estas for de ni de hieraŭ