Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj antaŭhieraŭ, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenaĵoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, ĝi ankoraŭ hodiaŭ sanktiĝos per la apartenaĵoj. 6 Tiam la pastro donis al li la sanktaĵon, ĉar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaŭ la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj. 7 Tie unu el la servantoj de Saul estis enŝlosita en tiu tago antaŭ la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la ĉefa el la paŝtistoj de Saul. 8 Kaj David diris al Aĥimeleĥ:Ĉu vi ne havas sub via mano lancon aŭ glavon? ĉar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, ĉar la afero de la reĝo estis urĝa. 9 Tiam la pastro diris:La glavo de Goljat, la Filiŝto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen ĝi estas, envolvita en vesto, malantaŭ la efodo. Se vi volas preni ĝin al vi, prenu, ĉar ne haviĝas alia krom ĉi tiu. Kaj David diris:Ne ekzistas simila al ĝi, donu ĝin al mi. 10 Kaj David leviĝis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Aĥiŝ, reĝo de Gat. 11 Kaj la servantoj de Aĥiŝ diris al li:Tio estas ja David, reĝo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn! 12 David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Aĥiŝon, la reĝon de Gat. 13 Tial li ŝanĝis sian aspekton antaŭ iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon. 14 Tiam Aĥiŝ diris al siaj servantoj:Vi vidas ja, ke ĉi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi? 15 Ĉu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun, ke li faru frenezaĵojn antaŭ mi? ĉu tia povas eniri en mian domon?

1 Kaj David foriris de tie, kaj saviĝis en la kaverno Adulam. Kiam tion aŭdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien. 2 Kaj kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj, ŝulduloj, afliktitoj, kaj li fariĝis ilia estro; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj. 3 Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la reĝo de Moab:Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti ĉe vi, ĝis mi ekscios, kion faros al mi Dio. 4 Kaj li alkondukis ilin al la reĝo de Moab, kaj ili restis ĉe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikaĵo. 5 Sed la profeto Gad diris al David:Ne restu en la fortikaĵo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron Ĥeret. 6 Saul aŭdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altaĵo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj ĉiuj liaj servantoj staris apud li. 7 Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:Aŭskultu, idoj de Benjamen:ĉu al ĉiuj el vi la filo de Jiŝaj donos kampojn kaj vinberĝardenojn? ĉu vin ĉiujn li faros milestroj kaj centestroj? 8 ĉar vi ĉiuj faris konspiron kontraŭ mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jiŝaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraŭ mi, por fari insidon, kiel nun. 9 Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jiŝaj venis en Nobon al Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub. 10 Kaj ĉi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li manĝaĵon, kaj ankaŭ la glavon de la Filiŝto Goljat li donis al li. 11 Tiam la reĝo sendis voki la pastron Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili ĉiuj venis al la reĝo. 12 Kaj Saul diris:Aŭskultu, filo de Aĥitub! Kaj ĉi tiu respondis:Jen mi estas, mia sinjoro. 13 Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraŭ mi, vi kaj la filo de Jiŝaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li leviĝu kontraŭ mi inside, kiel nun? 14 Kaj Aĥimeleĥ respondis al la reĝo kaj diris:Kiu do el ĉiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la reĝo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo? 15 ĉu hodiaŭ mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la reĝo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; ĉar via sklavo sciis pri ĉio ĉi tio nenion malgrandan nek grandan. 16 Sed