Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la reĝo diris:Vi devas morti, Aĥimeleĥ, vi kaj la tuta domo de via patro. 17 Kaj la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li:Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, ĉar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la reĝo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo. 18 Tiam la reĝo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn. 19 Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akraĵo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj ŝafojn, ĉion per la akraĵo de la glavo. 20 Sed forsaviĝis unu filo de Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David. 21 Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo. 22 Tiam David diris al Ebjatar:Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri ĉiuj animoj de via patrodomo. 23 Restu ĉe mi, ne timu; ĉar kiu serĉos mian animon, tiu serĉos ankaŭ vian animon; sed vi estos gardata ĉe mi.

1 Oni raportis al David la sciigon:Jen la Filiŝtoj militas kontraŭ Keila kaj prirabas la draŝejojn. 2 Tiam David demandis la Eternulon, dirante:Ĉu mi iru kaj frapu tiujn Filiŝtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filiŝtojn, kaj savu Keilan. 3 Sed la viroj de David diris al li:Jen ĉi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la taĉmentoj de la Filiŝtoj? 4 Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante:Leviĝu, iru al Keila, ĉar Mi transdonos la Filiŝtojn en viajn manojn. 5 Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la loĝantojn de Keila. 6 Kiam Ebjatar, filo de Aĥimeleĥ, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon. 7 Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris:Dio transdonis lin en mian manon, ĉar li estas enŝlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn. 8 Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por sieĝi Davidon kaj liajn virojn. 9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon. 10 Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi. 11 Ĉu transdonos min la loĝantoj de Keila en lian manon? ĉu venos ĉi tien Saul, kiel aŭdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos. 12 Kaj David diris:Ĉu la loĝantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos. 13 Tiam leviĝis David kun siaj viroj, ĉirkaŭ sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David foriĝis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri. 14 Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon. 15 David vidis, ke Saul eliris, por serĉi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetaĵoj. 16 Kaj leviĝis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetaĵojn, kaj kuraĝigis lin per la nomo de Dio, 17 kaj diris al li:Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias. 18 Kaj ili ambaŭ faris interligon antaŭ la Eternulo; kaj David restis en la arbetaĵaro, kaj Jonatan iris al sia domo. 19 Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris:David sin kaŝas ĉe ni en nealirebla loko, inter arbetaĵoj, sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas sude de la dezerto; 20 kaj nun laŭ la tuta deziro de via koro, ho reĝo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la reĝo. 21 Kaj Saul diris:La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min. 22 Iru, mi petas, informiĝu ankoraŭ, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie paŝas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; ĉar oni