Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diris al mi, ke li estas tre ruza. 23 Kaj rigardu kaj eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li troviĝas en la lando, mi serĉos lin en ĉiuj milejoj de Jehuda. 24 Ili leviĝis kaj iris en Zifon antaŭ Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenaĵo sude de la dezerto. 25 Kiam Saul kun siaj homoj iris, por serĉi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul aŭdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon. 26 Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin. 27 Sed venis sendito al Saul, kaj diris:Rapide iru, ĉar la Filiŝtoj atakis la landon. 28 Tiam Saul ĉesis postkuri Davidon, kaj iris kontraŭ la Filiŝtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disiĝo. 29 Kaj David leviĝis de tie, kaj ekloĝis sur nealirebla loko de En-Gedi.

1 Kiam Saul revenis de sia iro kontraŭ la Filiŝtoj, oni raportis al li, dirante:Jen David estas en la dezerto En-Gedi. 2 Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris serĉi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj. 3 Kaj li venis al la baraĵoj de la ŝafoj ĉe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno. 4 Tiam la homoj de David diris al li:Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi:Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio plaĉos al vi. Sed David leviĝis, kaj nerimarkite detranĉis anguleton de la vesto de Saul. 5 Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detranĉis la vestanguleton de Saul. 6 Kaj li diris al siaj homoj:La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo. 7 Kaj David repuŝis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili leviĝi kontraŭ Saulon. Kaj Saul leviĝis el la kaverno kaj iris sur la vojon. 8 Post tio leviĝis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene:Mia sinjoro, ho reĝo! Saul ekrigardis malantaŭen, kaj tiam David klinis sian vizaĝon al la tero kaj adorkliniĝis. 9 Kaj David diris al Saul:Kial vi aŭskultas la vortojn de homoj, kiuj diras:Jen David serĉas malbonon kontraŭ vi? 10 Jen hodiaŭ viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaŭ en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:Mi ne etendos mian manon kontraŭ mian sinjoron, ĉar li estas sanktoleito de la Eternulo. 11 Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detranĉis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraŭ vi; sed vi postkuras mian animon, por preni ĝin. 12 La Eternulo juĝu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo venĝu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi. 13 Kiel diras antikva proverbo:De malpiuloj eliras malpiaĵo; sed mia mano ne estos sur vi. 14 Post kiu eliris la reĝo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon. 15 La Eternulo estu juĝanto kaj juĝu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraŭ via mano. 16 Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris:Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj Saul levis sian voĉon kaj ekploris. 17 Kaj li diris al David:Vi estas pli justa ol mi; ĉar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono. 18 Kaj hodiaŭ vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; ĉar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min. 19 Kiam homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaŭ faris al mi. 20 Kaj jen nun mi eksciis, ke vi fariĝos reĝo, kaj fortikiĝos en via mano la regno de Izrael. 21 Ĵuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de