Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/282

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dekstre kaj maldekstre de li. 7 Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante:For, for, sangavidulo, malbonagulo! 8 la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi fariĝis reĝo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Abŝalom; tion vi havas pro via malboneco, ĉar vi estas sangavidulo. 9 Tiam Abiŝaj, filo de Ceruja, diris al la reĝo:Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la reĝon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon. 10 Sed la reĝo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon. Kiu povas diri:Kial vi tion faras? 11 Kaj David diris al Abiŝaj kaj al ĉiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion ordonis al li. 12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataŭ lia hodiaŭa insultado. 13 Kaj David kun siaj homoj daŭrigis sian vojon. Kaj Ŝimei iris laŭ la deklivo de la monto, kontraŭ li, iris kaj insultis, ĵetadis ŝtonojn sur lin, kaj ŝutadis sur lin teron. 14 La reĝo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie. 15 Dume Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Aĥitofel kun li. 16 Kiam Ĥuŝaj, la Arkano, amiko de David, venis al Abŝalom, li diris al Abŝalom:Vivu la reĝo! vivu la reĝo! 17 Kaj Abŝalom diris al Ĥuŝaj:Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko? 18 Sed Ĥuŝaj respondis al Abŝalom:Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj ĉi tiu popolo kaj ĉiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos. 19 Due, kiun mi servos? ĉu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi. 20 Tiam Abŝalom diris al Aĥitofel:Konsiliĝu inter vi, kion ni devas fari. 21 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortiĝos la manoj de ĉiuj, kiuj estas kun vi. 22 Tiam oni starigis por Abŝalom tendon sur la tegmento, kaj Abŝalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj. 23 La konsiloj de Aĥitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis ĉiuj konsiloj de Aĥitofel, kiel por David, tiel ankaŭ por Abŝalom.

1 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom:Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi leviĝos kaj postkuros Davidon en la nokto. 2 Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la reĝon solan. 3 Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos ĉiuj, krom tiu, kiun vi serĉas, tiam al la tuta popolo fariĝos paco. 4 Kaj la afero plaĉis al Abŝalom kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael. 5 Tamen Abŝalom diris:Alvoku ankoraŭ Ĥuŝajon, la Arkanon, por ke ni aŭdu ankaŭ tion, kion li diros. 6 Kiam Ĥuŝaj venis al Abŝalom, Abŝalom diris al li:Jen kion diris Aĥitofel; ĉu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi. 7 Tiam Ĥuŝaj diris al Abŝalom:Ne bona estas la konsilo, kiun donis Aĥitofel ĉi tiun fojon. 8 Kaj Ĥuŝaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo. 9 Jen nun li kaŝiĝas en ia kaverno aŭ en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastiĝos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Abŝalomon, 10 tiam eĉ la plej kuraĝa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuraĝiĝos; ĉar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li. 11 Tial mi konsilas:kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan ĝis Beer- Ŝeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili. 12 Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li troviĝos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun ĉiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos eĉ unu. 13 Kaj se li enfermiĝos en urbo, tiam la tuta Izrael ĉirkaŭigos