Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/283

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiun urbon per ŝnuroj, kaj trenos ĝin en la riveron, ĝis ne restos tie eĉ ŝtoneto. 14 Tiam diris Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj:La konsilo de Ĥuŝaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Aĥitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Aĥitofel, por ke la Eternulo venigu malfeliĉon sur Abŝalomon. 15 Kaj Ĥuŝaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar:Tiel kaj tiel konsilis Aĥitofel al Abŝalom kaj al la plejaĝuloj de Izrael, kaj tiel kaj tiel konsilis mi; 16 nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon:Ne pasigu ĉi tiun nokton sur la ebenaĵo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la reĝo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li. 17 Jonatan kaj Aĥimaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la reĝo David, ĉar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon. 18 Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Abŝalom; dume ili ambaŭ rapide iris, kaj venis en Baĥurimon en la domon de unu homo, sur kies korto troviĝis puto, kaj ili malsupreniris tien. 19 Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion rimarku. 20 Kiam la servantoj de Abŝalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Aĥimaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili:Ili iris trans la akvujon. Kaj ili serĉis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon. 21 Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la reĝo David, kaj diris al David:Leviĝu, kaj transiru rapide la akvon, ĉar tiel kaj tiel konsilis kontraŭ vi Aĥitofel. 22 Tiam leviĝis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaŭ la mateniĝo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon. 23 Kiam Aĥitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, leviĝis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro. 24 Dume David venis en Maĥanaimon, kaj Abŝalom transiris Jordanon, li kaj ĉiuj viroj de Izrael kun li. 25 Kaj Amasan Abŝalom starigis super la militistaro anstataŭ Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Naĥaŝ, fratino de Ceruja, patrino de Joab. 26 Kaj Izrael kaj Abŝalom stariĝis tendare en la lando Gilead. 27 Kiam David venis en Maĥanaimon, tiam Ŝobi, filo de Naĥaŝ, el Raba de la Amonidoj, kaj Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim, 28 alportis litojn kaj tapiŝojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaŭ rostitajn, 29 kaj mielon kaj buteron kaj ŝafojn kaj fromaĝojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por manĝi; ĉar ili diris:La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.

1 David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super ĝi milestrojn kaj centestrojn. 2 Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abiŝaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la reĝo diris al la popolo:Mi ankaŭ iros kun vi. 3 Sed la popolo diris:Ne iru; ĉar se ni eĉ forkuros, ili ne tre atentos nin; eĉ se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo. 4 Tiam la reĝo diris al ili:Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la reĝo stariĝis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laŭ centoj kaj miloj. 5 Kaj la reĝo ordonis al Joab kaj al Abiŝaj kaj al Itaj:Estu singardaj kun la junulo Abŝalom. Kaj la tuta popolo aŭdis, kiel la reĝo ordonis al ĉiuj estroj koncerne Abŝalomon. 6 Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraŭ Izraelon, kaj fariĝis batalo en la arbaro de Efraim. 7 Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago:falis dudek mil. 8 La batalo disvastiĝis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago. 9 Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn